Moskva Internacia Kinofestivalo | ||
---|---|---|
filmofestivalo | ||
Komenco | 1935 vd | |
Geografia situo | 55° 45′ 21″ N, 37° 37′ 4″ O (mapo)55.755837.6178Koordinatoj: 55° 45′ 21″ N, 37° 37′ 4″ O (mapo) | |
Lando(j) | Rusio vd | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Moskva Internacia Kinofestivalo (ruse Моско́вский междунаро́дный кинофестива́ль) estas unu el la plej tradiciaj filmfestivaloj de la mondo kaj la gvida tia aranĝo ĝis 1991 en Sovetunio kaj ekde 1992 en la Rusia Federacio. Ĝi okazas ĉiujare fine de junio kaj ekde la jaro 1972 estas oficiala evento de la Federacio Internacia de Asocioj de Produktoroj Filmaj (FIAPF).
La Moskva Kinofestivalo nur tri jarojn pli junas ol la plej maljuna filmfestivalo de la mondo, la Festivalo de Venecio. Unufoje la evento en Moskvo organiziĝis en 1935 je la iniciativo de la tiam ŝtatestro Josif Stalin. La unua ĵuria prezidanto estis la reĝisoro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn, kaj premiojn gajnis interalie la usona kinproduktoro Walt Disney kaj la franca reĝisoro René Clair.
La dua festivalo nur okazis en 1959. Ekde tiam ĝi okazis ĝis la jaro 1995 ĉiun duan, neparan jaron, kaj ekde 1995 okazas ĉiujare.
En 1989 unuafoje atribuiĝis premia statueto de "Ora Sankta Georgo, la figuro de la urba blazono de Moskvo, kiel ĉefa premio de la internacia kinokonkurso. En la unuaj jaroj la premio ĉefe atribuiĝis al kinejaj filmoj el okcidentaj ŝtatoj, en la jaroj 2004, 2005, 2007 kaj 2009 tamen al produktaĵoj el Rusio. Ekde la jaro 1997 kadre de la festivalo ankaŭ okazas forumo por junaj kinaj profesiuloj.
La internacia filmfestivalo oficiale organiziĝas fare de la registaro de la Rusia Federacio.
jaro | filmo | reĝisoro | lando |
---|---|---|---|
1989 | Ladri di saponette ("ŝtelistoj de sapo") | Maurizio Nichetti | Italio |
1991 | Pegi pjos, beguŝĉi krajem morja | Karen Gevorkjan | Sovetunio, Germanio |
1993 | Moi Ivan, toi Abraham ("Mi Ivano, vi Abrahamo") | Yolande Zauberman | Francio, Belorusio |
1995 | ne aljuĝata | ||
1997 | Marvin's Room ("la ĉambro de Marvin") | Jerry Zaks | Usono |
1999 | Ikitai ("la volo vivi") | Kaneto Ŝindō | Japanio |
2000 | Zycie jako smiertelna choroba przenoszona droga plciowa ("la vivo kiel fatala sekse transdonata malsano") | Krzysztof Zanussi | Pollando, Francio |
2001 | The Believer ("la kredanto") | Henry Bean | Usono |
2002 | Resurrezione ("resurekto") | Paolo kaj Vittorio Taviani | Italio, Francio kaj Germanio |
2003 | La luz prodigiosa ("la lumo mirinda") | Miguel Hermoso | Hispanio |
2004 | Svoj | Dmitrij Meŝijev | Rusio |
2005 | Kosmos kak predĉuvstvije | Alekseij Uĉitel | Rusio |
2006 | Om Sara | Karim Othman | Svedio |
2007 | Puteŝestvije s Domaŝnimi Ŝivotnijmi | Vera Storoscheva | Rusio |
2008 | Be hamin sadegi ("tiom simple") | Reza Mir Karimi | Irano |
2009 | Petja po doroge v tsarstvie nebesnoje | Nikolaij Dostal | Rusio |