Motu proprio (ofte ankaŭ moto proprio aŭ motuproprio) estas unu el la latinaj lokucioj (laŭlitere tradukita = “per sia propra iniciato”), kiu indikas dokumenton, nomumon aŭ ĝenerale decidon prenitan “siainiciate” de tiu, kiu havas povon aŭ rajton tion fari. Ĝi antonomazie referencas al dokumento (decido) kiu ne estis proponita al la papo el kelka organismo de la Roma Kurio.
Laŭ la kodo de kanona juro, fakte, la Pontifiko estas dotita per ĉiuj povoj por praktiki la rektan suverenecon sur la tuta Eklezio, sur ĉiu Aparta Eklezio (ekzemple sur la diocezoj kaj rilate la doktrinon. Laŭ la asertoj de la Unua Vatikana Koncilio, krome, la instruo de la papo ĝuas je la prerogativo de la Neeraripovo rilate la sferon de la Kredo kaj Moralo kiam li parolas ex cathedra (laŭlitere: elkatedre), nome respektante iujn precizajn normojn. La Motu proprio povas esti adresita al la tuta eklezio aŭ al aparta grupo aŭ al aparta persono.
En epoko de la Papa Ŝtato la instrumento “Motu propio” estis ofte uzata por ordigi ekonomiajn kaj alispecajn aferojn,.[1] La unua motu proprio reiras al papo Inocento la 8-a en 1484.
La letero Motupropra komenciĝas tiel: Nomo de la papo.
La teksto estas latina (epoke la Papa Ŝtato), foje en la itala lingvo)
Per kiu estas konfirmita kaj precizigita la kompetenco de la Kongregacio por la doktrino de la kredo rilate la plej gravajn krimojn plenumitajn en la Eklezio kontraŭ la moralo kaj dum la celebrado de la sakramentoj. La teksto de tiu dokumento estis modifita per nova verbigo De gravioribus delictis (Normoj rilate la plej gravajn krimojn).