Nagydobos [nadjdoboŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Mátészalka. La loknomo signifas: granda-tamburisto.
Nagydobos situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Crasna, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Záhony-Mátészalka. La lasta urbo troviĝas 16, Vásárosnamény 8, Nyíregyháza 60 km-ojn.
La unua mencio devenis pri la nomo el 1219, pri la vilaĝo el 1287. En 1421 la komunumo akiris la rangon kampurbo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto.
En Nagydobos naskiĝis poeto István Törő.