Nancy Morejón | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1944 (80-jaraĝa) en Havano | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Havano vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto vd | ||||
Aktiva dum | 1962– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nancy MOREJÓN [moreĤON] (7-a de aŭgusto 1944 en Havano, Kubo) estas verkisto, kritikisto, tradukisto kaj unu el la plej elstaraj poetoj de Kubo. Ŝiaj poemoj estas karakterizitaj per priskribo de ŝiaj spertoj kiel kuba civitano kaj kiel nigrulino, tial ili traktas aferojn de persona, socia kaj politika identeco. En 2001 ŝi gajnis la Kuban Nacian Premion pri Literaturo. Ŝia plej granda kolekto de verkoj estas kolektita en libro titolita "Rigardante enen: elektitaj poemoj" (Mirar adentro: Poemas escogidos) aperinta en 2002.
Nancy Morejón naskiĝis kaj kreskis en Havano, la ĉefurbo de Kubo, de gepatroj Angélica Hernández Domínguez kaj Felipe Morejón Nuyola. Ŝia patrino laboris kiel kudristino por sindikatoj kaj ŝia patro laboris ĉe piero. Ŝi edukiĝis ĉe la Universitato de Havano, kaj estis la unua afrikdevena studento, kiu studis diplomon en la Fakultato de Artoj en tiu universitato, kie ŝi studis francajn lingvon kaj literaturon. Ŝi sukcese finis siajn studojn kaj poste studis kariban literaturon kaj specife la verkojn de Nicolás Guillén.
Ŝi estas plena membro de la Kuba Akademio de Lingvoj ekde 1999. En 2008, ŝi estis elektita prezidanto de la Kuba Unuiĝo de Verkistoj (UNEAC), kie ŝi laboris multajn jarojn, kaj nuntempe funkcias kiel la direktoro de la Kuba Akademio de Lingvoj ĉe la Centro por Karibaj Studoj en Casa de las Americas, Havano, la intelektula centro de Kubo kaj de Latinameriko.
Morejón estas la plej sukcesa kuba poeto en la mondo. Ŝi estis la unua nigra poeto en la kuba historio, kiu ricevis la ŝancon publikigi multajn librojn kaj akiri profesian statuson kiel verkisto, kritikisto kaj tradukisto. Profunde influita de la Nigra Liberiga Movado, Liberecbatalantoj, intelektuloj kiel Angela Davis en Usono, kaj en Kubo de ŝia literatura gvidisto, Nicolás Guillén. Morejón estis inter la unuaj kubaj virinoj, kiuj gloris la identecon de la koloro de nigra haŭto en poezio.
Kiel Guillén, ŝi rifuzis apartigi nigran politikon de la pli larĝa revolucia procezo. Sekve, ŝi ne nur kontentas subteni la kuban socialisman revolucion, sed ankaŭ celas enfokusigi sian laboron en la praktiko kaj kontribuo de nigraj kubanoj (plejparte virinoj) al la revolucio en Kubo.
Ŝiaj verkoj traktas nuntempajn temojn de etneco, sekso, historio, politiko kaj afrik-kuba identeco, kaj estis tradukitaj al multaj lingvoj. Ŝiaj poemoj rigardas la reflektadon de la hispana kaj afrikaj kulturoj en Kubo, kaj ilian integriĝon en ŝian vivon[1] :
Mi estas tuj Nancy Morejón, homo, unueco, kiun oni ne povas dividi en partojn kiel oni studas matematikon ... Mi ne estas pli nigra homo ol virino; mi ne estas pli virino ol kuba. Mi ne estas pli nigrulo ol kubano. Mi estas resumo kaj esenco de ĉi tiuj faktoroj.
Morejón elektis traduki poezion de Édouard Glissant, Jacques Roumain, René Depestre kaj Aimé Césaire. Ŝi vizitis Kaburbon en 1992 kaj faris tie kelkajn legaĵojn kaj atelierojn. Krome ŝi kunlaboris kun eminentaj muzikistoj, dramistoj kaj aktoroj, kaj lastatempe vastigis siajn artajn talentojn al la bildartoj.
La poemoj de Morejón kutime estas kolektitaj en poeziaj libroj, jen kelkaj libroj kaj poeziaj libroj, kiujn ŝi verkis:
La Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko publikigis du volumojn de siaj verkoj:
La Universitato de Salamanko kolektis la plej multajn ekzistantajn poeziaĵojn de Morejón en antologion kun la titolo "La Grandioza Ĝardeno de Ĉiuj" (El huerto magnífico de todos), redaktita de Alfredo Perez Elenkart.
Morejón gajnis la kuban premion de la kritiko en 1986 pro sia grava teoria kontribuo al la kuba literaturo.
En 2001 ŝi gajnis la Kuban Nacian Premion pri Literaturo, unue donitan al nigrulino. La premio estis kreita en 1983, kaj Nicolás Guillén, ŝia instruisto, estis la unua kiu ricevis ĝin.
Ŝi ricevis multajn aliajn premiojn: la Ora Krono de Makedonio (2006), la Premio Rafael Alberti (2007), la Monda Verkisto de Galga (2008), kaj la Premio de la prestiĝa Latin-Amerika Esplora Asocio (2012).
En 2009, la Universitato de Sergei Pontoise, Parizo, Francio donis al ŝi honordoktorecon. En 2013 ŝi estis ricevita al la Ordo de la Artoj kaj Leteroj de la Franca Respubliko.