Neuzina

Neuzina, serbe Неузина, germane Nusin, hungare Nezsény [neĵEnj] estas unuigita vilaĝo en Serbio, en provinco Vojvodino, en distrikto Meza Banato, en municipo de Seĉanj.

Neuzina troviĝas en (verda) Municipo Seĉanj en Serbio
Mapo pri municipo Seĉanj
Romkatolika preĝejo de Neuzina

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Neuzina situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ maldekstra bordo de Timiş.

Longe estis 2 najbaraj vilaĝoj (Granda kaj Malgranda Nezsény (germane Serbisch kaj Kroatisch Neusin)). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la komunumon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Neuzina 1371 homoj, (680 serboj (50 %), 488 hungaroj (36 %), 95 ciganoj, 13 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Grekokatolika serba preĝejo de Neuzina