Nicolaus Bruhns | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1665 en Schwabstedt |
Morto | 29-an de marto 1697 (32-jaraĝa) en Husum |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Ŝlesvigo Reĝlando Danio |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto |
Nicolaus (ankaŭ: Nikolaus) Bruhns (foje: Bruhn, Bruns; * advento 1665 en Schwabstedt, Duklando Ŝlesvigo; † 29-a de marto 1697 en Husum, Duklando Ŝlesvigo) estis komponisto de la Nordgermana orgenskolo kaj orgen- kaj violonvirtuozo.
La postlasita verkaro de Bruhns estas nur malmulte ampleksa. Ĝi distingiĝas per multemocia esprimforto, kaj enhavas eksterordinare unikajn pecojn.
Bruhns devenis de muzikistofamilio el Ŝlesvig- Holstina. Lia avo Paŭlo estis liutisto kaj muzikmajstro en la kapelo de la duko en Gottorp. La onklo de Nicolaus, Frederiko Nicolaus Bruhns, estis direktisto de la urba muzikensemblo en Hamburgo. Paŭlo, la patro de Nicolaus, - eble lernanto de Franz Tunder – estis orgenisto en Schwabstedt, kie li edziĝis kun la filino de sia antaŭulo.
Nicolaus ricevis sian unuan instruo supozeble de sia patro. Kiel poste skribis Ernst Ludwig Gerber en sia leksikono Lexikon der Tonkünstler, li jam regis junaĝe la orgenludadon kaj produktis „bonajn“ komponaĵojn por klavarinstrumento kaj kantvoĉo. Verŝajne efikis sur lin la muzikaj influoj el Husum, la eble plej riĉa urbo de la Nordfrisa marbordo. La 16-jara Nicolaus montris sufiĉe da talento, por lerni laŭ konsilo de sia patro la ludadon de violono kaj gambovjolo ĉe sia onklo Peter en Lübeck. Pri tiuj ĉi instrumentoj li akiris „tian kapablon, ke ĉiu, kiu nur aŭskultis kaj ekkonis lin, devis admiri kaj ŝati lin“ (Gerber). El ĉiuj violonistoj en Lübeck, kies virtuozecon oni admiris en- kaj eksterlando, Bruhns estis la plej juna reprezentanto. Krome li estis la plej favorata lernanto de Dietrich Buxtehude, ĉe kiu li studis kompozicion kaj pliperfektigis sian orgenludadon. Laŭ muzikleksikono de Johann Mattheson Buxtehude estis la plej grava ekzemplulo de Bruhns.
Post kiam Bruhns kelktempe vagadis en la ĉirkaŭa regiono, li atingis postenon kiel komponisto kaj violonisto ĉe la kortego en Kopenhago, dank‘ al rekomendletero de Buxtehude al la tiea orgenisto de la Nicolajpreĝejo, Johann Lorenz – tiaj vojaĝoj en la nordajn landojn inter muzikistoj el Lübeck oftis. Lia posta bofrato Johann Hermann Hesse, kiu havis rilatojn en Kopenhago, helpis lin entrepreni tiun vojaĝon. Bruhns restis kelkajn jarojn en Kopenhagen; la ekzaktaj cirkonstancoj de liaj restado estas nekonataj. Bruhns ne estis oficista, tamen certus, ke li estis vicorgenisto de Lorenz . Verŝajne li sursceniĝis kiel orgen- kaj violonvirtuozo dum ties famaj vesperkoncertoj samkiel ĉe la reĝa kortego.
Post la morto de la maljuna orgenisto Friedrich zur Linden de la – nuntempe ne plu ekuzista – urbopreĝejo en Husum januare 1689 la urbokonsilantaro volis proponi la postenon al la jam iel fama Bruhns. Ne sciante, kie tiu restas ĉitempe, oni okupis la orgenon provizore, kaj la urbestraro provis eltrovi, kie estas Bruhns. Tio ĉi okazis hastege – eĉ nokte kuriero estis survoje al Schwabstedt por ricevi ties adreso de la patro aŭ frato. Eble aliaj konkuraj urboj interesiĝis pri la talenta muzikisto. Post provludo en Husum la 29-an de marto en Husum li finfine estis akceptata unuvoĉe, „char antauwe Tiaspecay Komponajhoy kay Traktadoy de Instrumentoy chiaspecay en tiu chi Urbo neniam estis auwdintay“. Kun sia nomumado kiel orgenisto Bruhns edziĝis kun Anna Dorothea Hesse, la duonfratino de sia onklino.
Tri monatojn poste la urbokonsilantaro de Kiel ofertis al li postenon kiel posteulo de la tiama orgenisto de la Sankta Nikolao-Preĝejo, kio konsekvencigis akran disputon inter ambaŭ urboj. Bruhns, timigita pro intrigo incitita de Kiel „per iuj pretekstoj“, vojaĝis tien la 22-an de julio de la jaro kaj promesis, ene de tri semajnoj ekoficii. Post kiam la urbo Husum sentante sin ofendita promesis al Bruhns kiel ununura orgenisto altigon de la pagata salajro je 100 al 500 taleroj pojare, tiu ĉi plue restis en Husum.
Kun la ŝanĝiĝo de la delegitoj de Husum en la jaro 1691 oni rifuzis al Bruhns kontraŭ la volo de la urbokonsilantaro la eksterordinaran salajraltigon. Li plendis ĉe la duko de Gottorp kaj ankaŭ venkis. En sia letero la duko aludis, ke Bruhns urĝe bezonas la monon.
Krom la 1629 de Gottfried Fritsch restaŭrita orgeno Bruhns disponis ankaŭ pri la voĉĥoro de la preĝejo. Dum du jaroj li kunlaboris kun la loka kantoro Georg Ferber, konata pro sia escepta basvoĉo kaj finfine anstataŭata de Petrus Steinbrecher. La direktadon de la instrumenta ensemblo transprenis la urbomuzikisto Heinrich Pape.
Ĝis sia frua morto en la aĝo de 31 jaroj 1 Bruhns plue restis en Husum. La 2-an de aprilo 1697 li estis entombigita, „far‘ de Chiuhomo bedauwrata, ke tiel eminenta Maystro en sia Profesio, ankauw akordighema Viro vivi ne plilonge raytis“.[1] Laŭ la eklezia arkivo de la urbo Bruhns mortis pro ftizo.
Bruhns postlasis kvin gefilojn, kiujn patrece alprenis lia bofrato; lia ununura filo pli malfrue studis teologion. Nicolaus havis fraton, Georg, kiu transprenis lian oficon en Husum. tamen de tiu ĉi nek komponaĵoj nek indikoj pri historia postefiko estas konataj, tiel ke kun Nicolaus ankaŭ finiĝis la historio de la muzikistofamilio Bruhns.
1) Kölsch samkiel kelkaj leksikonoj indikas 32 jaroj, kio tamen kontraŭas la vivodatojn.
Bruhns famis vaste trans la urbolimoj de Husum kiel orgen- kaj violonvirtuozo. Kiel raportas Mattheson, foje li ludis samtempe violonon kaj ĉe la orgeno kun la pedalaro la bason. Gerber raportas, ke li dum tiu ankaŭ kantis, tiel ke lia muzikado aŭdiĝis kvazaŭ ludado de pluraj personoj. Eble Bruhns prezentis tiel sian kantaton Mein Herz ist bereit laŭ tiu maniero.
Bruhns onidire regis sur la violono ludoteknikon permesantan al li, ludi persistajn kvarvoĉajn akordojn. En sia monografio pri Johann Sebastian Bach ĉe lia priparolado de la sonatoj kaj partitoj por violono solo Albert Schweitzer mencias Bruhns kiel pruvo por tio, ke en la tempo antaŭ kaj ĝis Bach la plurvoĉa ludado sur la violono eblis kaj kutimis sen la hodiaŭ kutimaj intervaldividado aŭ la arpeĝado.
La postlasita verko ne permesas deduktojn pri la ankaŭ de Gerber raportita lerteco pri gambovjola ludo, tamen troviĝas indikoj pri tio eble en la komponaĵoj de Buxtehude: Ne estas neverŝajna, ke Buxtehude skribis sian kantaton Jubilate Domino por aldo kaj deviga gambovjolo por Bruhns kaj destinis lin por gambovjolisto de la kantato Gen Himmel. Se tio ĝustas, tiam la virtuozaj gambovjolaj moviĝoj pruvas, ke la gambovjolo ne nur estis krominstrumento de Bruhns.[2]
Pro lia frua morto de Bruhns nur kvar kompletaj orgenverkoj kaj 12 sakralaj kantatoj estas postlasitaj, kies aŭtoreco estas sendubaj. Li ankaŭ skribis ĉambromuzikon, kiu tamen estas malaperinta.
Geck karakterizis Bruhns kiel komponisto „kun la pasio de artisto, kiu ne staras super sia verkoj, sed kunfandiĝas en ĝi“. La komponaĵoj de Bruhns altgrade estas dominataj de ilia dezirata efiko, kiu dominas formalajn aspektojn.
En la lernolibro pri flutoludado de Quantz’ Versuch einer Anweisung die Flöte traversière zu spielen Bruhns estas rigardata kiel unu el la plej bonaj verkistoj de orgenverkoj de sia tempo. Tri tokatoj nomataj „preludio“ aŭ „preludio kaj fugo“, samkiel fantazio pri la ĥoralo Nun komm der Heiden Heiland originas kun certeco de Bruhns.
La orgenverkoj montras tipajn karakterizaĵojn de la Nordgermana orgenstilo: kontrasto inter homofoniaj kaj fugataj partoj, arpeĝoj kaj virtuozaj pedalpasaĵoj kun triloj. Frapanta estas la aŭdacaj harmonioj kaj implikitaj ritmoj. Bruhns elĉerpis ĉiujn liberojn de la Stylus phantasticus por krei afektozajn, kelkfoje akrajn kaj preskaŭ „moderne“ aperajn komponaĵon. Ĉar la rapidaj pasaĵoj de la preludioj postulas klarajn kaj precizajn ritmojn – parte per duvoĉa pedalludo –, ili faras altajn postulojn al la interpretanto.
„Granda“ preludio en e-minoro ― aŭdekzemplo (Info), partituro
Tiu ĉi preludio estas sendube la plej arbitreca orgenverko de Bruhns. Ĝi konsistas el du fugoj sendependaj unu de la alia kun respektivaj antaŭ-, inter-, kaj postludoj, en kiuj estas enŝovitaj liberaj partoj. Per sia enorma multspececo ĝi pelas la „fantazian stilon“ al la ekstremo. Apel komparis la pecon – eble apogante sin sur karakterizo de la Stylus Phantasticus en la verko de Mattheson Der vollkommene Capellmeister – kun „magia teatro, en kiu ĉiumomente aperas novaj personoj, moviĝas trans la scenejon kaj remalaperas“.[3]
„Eta“ preludio en e-minoro
Preludio en G-maĵoro
Preludio en g-minoro
Ĥoralfantazio: Nun komm der Heiden Heiland
La voĉkanta verkaro de Bruhns estas dividebla en tri kategoriojn laŭ ĝeneralaj trajtoj.
Unu parton formas la trakomponitaj koncertoj, kiuj konsistas nur el unu interligita parto kaj transprenas la tekstojn de la skriboj senŝanĝe.
La alian grandan parton formas la tranumeritaj koncertoj, kiuj konsistas – kiel ankaŭ la kantato malvastsence – el pluraj movimentoj kaj parafrazas la originajn tekstojn. Ĉe tio ili aplikas ĉiujn teknikojn, kiuj ankaŭ estas uzataj en la opero, kiel ritorneloj, arioj, duoj, trioj kaj ĥoroj.
Finfine estas postlasita ĥoralkantato koncipita kiel Lutera sakralkanto.
Bruhns kunligis stilelementoj de du kontraŭaj muzikĝenroj, nome de la sakrala koncerto stampita de Schütz kaj de la ĝis tiam pleje al la profana muziko rezervita madrigalo. Same kiel la komponaĵoj por orgeno la kantvoĉaj verkoj atestas grandan senton por la afektefiko.
Kelkaj el la verkoj postulas prefere instrumentan, aliaj prefere voĉan suverenecon. Same troviĝas fugataj partoj, kiuj unuigas instrumentajn kaj kantajn voĉojn, kiel ekz. ĉe la kantato Jauchzet dem Herren. Tio konkludigas, ke Bruhns rigardis kantajn kaj instrumentajn voĉojn vaste kiel unueco. La instrumentado tamen estas sufiĉe limigita, kio rilatus kun tio, ke Bruhns ne havis la okazon al tiurilata edukado.
Nur sporade oni konas la originalajn titolojn de la kantverkoj – kiel ekzemple „madrigalo“ (Hemmt eure Tränenflut) aŭ „Canzon spirituale“ (O werter heil’ger Geist). Niatempe oni kunigas ilin ĝenerale sub la nocio „kantatoj“. Datigo eblas nur malprecize kaj sporade. La sinsekvo de la jene pli detale komentataj verkoj laŭas la eldonon de la kompleta verkaro.
Die Zeit meines Abschieds ist vorhanden
Der Herr hat seinem Stuhl im Himmel bereitet
Jauchzet dem Herren, alle Welt
De profundis
Mein Herz ist bereit ― Aŭdspecimeno
Wohl dem, der den Herren fürchtet
Paratum cor meum
Ich liege und schlafe
Muss nicht der Mensch
O werter heil’ger Geist
Hemmt eure Tränenflut
Erstanden ist der heilige Christ
Preludio en g-minoro, simile longa kiel la malgranda preludio en e-minoro, estis malkovrita en 1970. La antaŭludo faras paralelajn movojn sur la klavaro, kiuj ŝanĝiĝas kun pedalsolo. mallonga adaĝo finiĝanta per orgenpunkto, enkondukas la temperamentan fugon. La fino venas neatendite en formo de ripetata akordo.. Kollmannsperger atribuas tiun preludion al Arnold Matthias Brunckhorst. Indico por fremda aŭtoreco estas la - kompare kun la aliaj orgenverkoj – sufiĉe simpla strukturo de la komponaĵo. En la ununura fonto la aŭtoro estas indikata kiel Mons: Prunth..[4]
De plia orgenverko de Bruhns, preludio en D-maĵoro, estas postlasita nur adaĝo-parto.
Eitner ankaŭ atribuis la kantaton Wie lieblich sind deine Wohnungen kaj de la madrigalo Satanas und sein Getümmel al Nicolaus Bruhns.[5] Kiel aŭtoro de la unua ja pruviĝis lia onklo Friedrich Nicolaus kun alta probableco. La duan oni malatribuu pro stilaj kialoj. Ĝi supozeble originas de la Hamburga muzikisto.
Ĉu kaj kiel Nicolaus Bruhns influis la pli postan barokan muzikon, oni ne povas eltrovi tute klare pro la malabundaj fontoj. Dokumento, en kiu aperas lia nomo, estas letero skribita en 1775 de Carl Philipp Emanuel Bach al Johann Nikolaus Forkel, laŭ kiu rezultas, ke lia patro Johann Sebastian ŝatis kaj studis la orgenverkojn de pluraj Nordgermanaj – inter ili ankaŭ Bruhns – kaj kelkaj Francaj komponistoj. Similan li skribis 1754 en sia Nekrologo pri Johann Sebastian Bach. La kaŭzo estis, ke Johann Sebastian eble havis aliron al la t.n. Möllerschen Handschrift [manuskripto de Möller] kaj al la Andreas-Bach-libro de sia pli aĝa frato kaj pianoistruisto Johann Christoph Bach. Tiuj muzikkolektoj enhavas la e-minorajn preludiojn de Bruhns samkiel la preludion en G-maĵoro. Riedel analisis eblajn formalajn komunecojn en la verkaroj de Bruhns kaj Bach.[6] Kelkaj el la fruaj verkoj de Bach ja enhavas motivojn, kiuj montras supraĵan similecon al tiuj de Bruhns. Ĉar tiuj tamen estis distvastiĝintaj, oni ne povas konstrui pruvipovan konekson inter la verkoj de ambaŭ muzikistoj.
Pri la voĉkanta verkaro oni ne konas referencojn. Pluraj muziksciencistoj tamen sekvis la priskribon de Stein pri Bruhns kiel komponisto, kiuj ebenigis la vojon al madrigala kantato[7]; dies wird von Webber bestritten.[8]
Dum la 1930-aj jaroj oni unuafoje biografie esploris pri Bruhns. Tiam oni konis el la verkaro nur kvar el la orgentokatoj samkiel unu solokantaton por baso. En 1939 Stein publikis la unuan eldonon de la kompleta verkaro kiel „prateksto“. Same kiel ĉe la plej multaj Nordgermanaj majstroj pri Bruhns mankas kaj sekurita aŭtografa fontmaterialo kaj ankaŭ pluroblaj postlasaĵoj, tiel ke oni devas reekpreni unuopajn kopiojn, kiujn i.a. produktis Agricola, Walther kaj Österreich. Pli novaj eldonoj de la verkoj provas konsideri tion kaj korekti eventualajn erarojn.
Nicolaus Bruhns estas mallonge menciita en ĉapitro de la novelo Renate (1878) de la verkisto kaj muzikŝatanto Theodor Storm naskiĝinta en Husum, en kiu ĉi tiu utiligas la vesperan orgenludon de Georg Bruhns etospoezie. Vivo kaj verkaro de la komponisto formas la bazon por la romano Mitternacht [meznokto] de Andreas Nohr (Röll-Verlag 2000, ISBN 3-89754-175-0).
Husum estis rezidejo de la intertempe malfundita asocio Nicolaus-Bruhns-Gesellschaft e. V., kiu fondiĝis en 1947 post Bruhns-koncerto direktata de Kurt Rienecker kaj transsendata de la radio. Prezidantoj estis Rienecker kaj Walter Rath; Fritz Stein estis honorprezidanto de la asocio, kiu disponis pri propran ĥoron samkiel propran orkestron kaj okazigis pli ol 100 muzikaranĝojn kun verkoj de Bruhns kaj aliaj komponistoj.
Dum kiam en 1965 ekzistis nur tri sondiskaj registraĵoj[1], intertempe la elekto je sonregistraĵoj ege kreskis – inter ili troviĝas altvaloraj interpretaĵoj distingitaj de muzikrevuoj. La orgenverkoj relative ofte estis publikataj ankaŭ kiel kompletregistraĵoj. La voĉkantan verkaron tamen ĝis nun nur malmulte priatentis: Krom pluraj publikaĵoj de unuopaj pecoj ekzistas nur unu kompletregistraĵo sur KD.