Nová Baňa | ||
hungare: Újbánya, germane: Königsberg | ||
urbo | ||
Nová Baňa
| ||
|
||
Oficiala nomo: Nová Baňa | ||
Ŝtato | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica | |
Distrikto | Distrikto Žarnovica | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Tekov | |
Montaroj | Štiavnické vrchy | |
Parto(j) | Stará Huta | |
Riveroj | Hron, Novobanský potok, Starohutský potok | |
Situo | Nová Baňa | |
- alteco | 442 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 25′ 28″ N 18° 38′ 21″ O / 48.42444 °N, 18.63917 °O (mapo) | |
Areo | 61,256 km² (6 125,6 ha) | |
Loĝantaro | 7 422 (31.12.2007) | |
Denseco | 121,16 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1337 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 968 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421 45 | |
Aŭtokodoj | ZC | |
NUTS | 517097 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| ||
Vikimedia Komunejo: Nová Baňa | ||
Retpaĝo: www.novabana.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Nová Baňa (hungare Újbánya germane Königsberg) estas urbo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Žarnovica.
La urbo situas en valo de Hron, laŭ dekstra bordo de Hron, laŭ la ĉefvojo Bratislavo-Zvolen, laŭ fervojo Zvolen-Levice. La lasta troviĝas 27 km.
Germanoj fondis la komunumon en 1345, kiu tuj iĝis privilegia urbo. Oni minis arĝenton kaj oron.
Alianco de minurboj dum la mezepoko en la regiono (la loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920)), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Okazis pesto en 1645. La turkoj faris ĉion ruina kaj la homojn granparte murdis en 1665. Emeriko Thököly rabis la urbon en 1670. Slovakoj rekonstruis la urbon kaj la minejon en 1720. La minado daŭris ĝis 1887, la fortikaĵo preskaŭ tute malkonstruiĝis. En 1910 en la urbo loĝis 4813 da loĝantoj (4256 slovakoj, 470 hungaroj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Bars. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 2002 loĝis en la urbo 7505 da homoj (7318) slovakoj.
Estis tre seka vetero en 1863, kiam ŝafistoj ekrigardis, ke ŝafo skrapadas la teron, baldaŭe naskiĝis fonto. Onidire okazis miraklaj resanigoj kaj lumoefikoj. Episkopo de Banská Bystrica nomumis ĝin pilgrimejo en 1866.
|
|