Fischer frekventis la Langstögergassen-bazlernejon kaj la gimnazion en sia naskiĝurbo. Post la abiturienta ekzameno (1933) li studis dum puraj semestroj la lingvojn anglan kaj germanan kaj arthistorion ĉe la Universitato de Vieno. En 1936 li iris al la seminarion de Max Reinhardt por trejniĝi kiel aktoro. Tra la teatrejoj Theater in der Josefstadt, Münchner Kammerspiele kaj Volkstheater (Vieno), sub la estrado de Walter Bruno Iltz li finfine apartenis al la aktoraro de Burgteatrejo (1945-52).
Ludinte ekde 1936 en filmoj (i.a. la rolon de antisemito en la verko Wien 1910) Fischer gajnis eĉ lokon en la listo de difavoratoj en 1944.
La unua granda rolo post la Dua mondmilito estis la ĉefrolo en la filmo Erzherzog Johanns große Liebe de 1950. En pluraj filmoj li ludis amanton flanke de Maria Schell aŭ Ruth Leuwerik.
Pli malbone, lia amerika paŭzo estis finita antaŭ ol ĝi komenciĝis: Fischer estis destinita al stelulo kun June Allyson en refilmigo de My Man Godfrey en 1956, sed estis anstataŭigita per David Niven kiam li laŭdire perdis sian memoron dum filmado. Alia versio estas ke li simple ne povis adaptiĝi al fremda studiosistemo.
Fischer estis reĝisoro kaj ĉefrolis kun Anouk Aimée en filmo la filmo Ich suche dich (1956) surbaze de la teatraĵo Jupiter Laughs de A. J. Cronin.
En 1955, li estis reĝisoro kaj ĉefrolulo en Hanussen, filmo detaliganta la vivon de Erik Jan Hanussen, la profeto de Adolf Hitler. Kvankam la filmo estas konsiderita tre romanecigita, ĝi helpis historiistojn kaj kinejistojn en malkovrado de antaŭe nekonataj faktoj.
Li ankaŭ ĉefrolis en la titolrolo en la klasika germana filmo, Ludwig II pri la reĝo Ludoviko la 2-a (Bavario) .
En 1942 li edzinigis la praganinon anna Usell. De 1949-52 li havis rilaton kun la aktorino Gustl Gerhard.
En la 1960-aj jaroj li transloĝiĝis en Svislandon.
En la fruaj 1970-aj jaroj, li retiriĝis por koncentriĝi pri lingvistiko kaj filozofio, pri kiuj li prelegis kaj publikigis kelkajn librojn, ĉefe pri lia tuthipnoza teorio.
Jam dum la filmokariero furoris lia ofta distanca ludado kaj monologoza lingvo.
Liaj postlasitaĵoj troviĝas en la Aŭstra Teatromuzeo.