Ojdula [oĵdula] (hungare: Ozsdola oĵdola) estas komunumo en Rumanio oriente de Târgu Secuiesc. Administre apartenas al ĝi Hilib.
En 1910 ĝi havis 2 633 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 3 262 (92% hungaroj).
Ĝia unua skriba mencio estis en 1333 kaj ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
- István Angi (*16-a de oktobro 1933): muzikestetikisto, universitata profesoro.
- Demeter Bene (1715 - Kézdivásárhely (Kanta), 5-a de septembro 1762): minorita monako, lernejdramverkisto.
- Piroska Jakab (1954) pentristino, grafikistino.[1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Kocsárd Kún (ĉirkaŭ 1490 – Nagyvárad, 24-a de aŭgusto 1536): militestro.
- Erzsébet Nagy, D. Nagy, Elisabeta Dobriţoiu (21-a de oktobro 1923 – Cluj-Napoca, 17-a de julio 1982): poetino, tradukistino.
- Elek Simon, hungara advokato, urbestro
- Vilmos Szejke (1-a de januaro 1942 - Satmaro, 11-a de julio 1992) pentristo
- Domokos Szígyártó ekzekutito post 1956.
- Mihály Szőcs (30-a de marto 1894 - ?): pripedagogia verkisto
- Zoltán Zsögön (30-a de septembro 1880 - Târgu Secuiesc, 11-a de aprilo 1951): hungara poeto.