Komence li alstrebis la profesion de aktiva muzikisto kaj studis ekde 1744 ĝis 1752 ĉe la napola Loreto-Konservatorio violonludadon, por ludi dum ĉ. dek jaroj tiun ĉi instrumenton en operorkestro. Poste li decidis iĝi komponisto kaj sekvis leciojn ĉe Sacchini kaj Piccini. Kiel lia unua opero oni prezentis la farseton „La serva spiritosa“ okaze de la karnavalo 1763 en Romo, per kio li tamen ne tuj povis sinestabli kiel komponisto. Anstataŭ tio li preparlaboris por sia instruisto Sacchini kaj kompletigis ties operojn. Certan sukceson li havis kun la gaja dramo „L'incognita perseguitata“1773 en Romo.
Ĝis 1782 li verkis ĉ. 30 operojn precipe prezentitajn en Venecio kaj Romo, laŭokaze ankaŭ en la resta Italio kaj en Vieno. En 1782 oni prezentis per Il trionfo della costanza lian unuan operon en Londono, kie li ĝis 1786 estis dungita kiel muzikdirektoro, prezentis kvin novajn operojn siajn kaj kontrolis variajn prezentadojn de verkoj de aliaj komponistoj, ekz de Christoph Willibald GluckOrfeo kun aldona muziko de J.C. Bach kaj Händel. Pri lia lasta opero en Londono, L'inglese in italia, kritikisto skribis: „La muziko evidente suferas de laciga unutoneco“.
Anfossi revojaĝis al Italio, kaj karnavale 1787 li sukcesis regajni al si la romanojn per la farseto „Le pazzie de' gelosi“. Tamen en 1789 la ekde dudek jaroj seninterrompita produktado de novaj operoj el sia plumo tuj rompis, kaj Anfossi limiĝis ekde nun je sakrala muziko. Li iĝis maestro di capella de San Giovanni in Laterano kaj tenis tiun ĉi postenon ĝis sia morto.
La verkaro de Anfossi ne estas komplete taksebla, sed krom almenaŭ 20 oratorioj en la latina kaj la itala kun certeco li komponis almenaŭ 60 operojn, eble 70 aŭ pli. Lia fruverkaro, postplenumeble, estas streĉe ligita kun la stilo de liaj instruistoj Piccini kaj Sacchini, kun diatoneco, iom da banala harmoniaro kaj kelkfoje sprita melodiaro. Lia orkestradostilo ŝanĝiĝis dum la paso de lia kariero; li atingis pli kolorecajn efektojn per efika uzado de blovinstrumentoj. Ĝis meze de la 70-aj jaroj li ŝajne preferis en siaj seriozaj operoj la malnovmodan, puran dakapoarion, por tiam, kiel jam antaŭe en siaj komikaj verkoj, transiri al pli liberaj formoj. Iom grandaj formoj kiel finaloj, ŝajne konvenis al li, kaj por sentimentalaj momentoj kaj karakteroj evidente li sentis inklinon.
Principe oni kritikis lian muzikon kiel ne sufiĉe drameca kaj malforta rilate la karakterizado. Liaj komikaj karakteroj tute ne havas tian originalecon kiel tiuj de samtempaj komponistoj kiel Cimarosa kaj Paisiello, dum kiam lia serioza-muziko ne povas nei certan formalecon.
Anfossi por longa tempo falis en forgeson, ĉar malgraŭ de lia populareco je liaj samtempuloj liaj verkoj estis superitaj per tiuj de Salieri, Rossini aŭ Mozart jam dum la 19-a jarcento. Tamen kiel teatrodirektoro de VejmaroJohann Wolfgang von Goethe surscenigis la farseton „La Maga Circe“ (Die Zauberin Circe) de Anfossi. La libreton li prilaborintis kune kun Christian August Vulpius kaj li planis pliampleksigon, kiu tamen neniam realiĝis.
Nur ekde dudek jaroj la verko de Anfossi estas denove honorita per diversaj surscenigoj kaj registraĵoj kiel ekz. de "Giuseppe riconosciuto". Ekz. dum la Salzburger Sommerfestspiele en 2005 oni prezentis ankaŭ verkojn de Anfossi.
Johann Wolfgang von Goethe, Christian August Vulpius: Circe. Oper mit der Musik von Pasquale Anfossi. Tradukaĵo kaj prilaboraĵo de la itala libreto por la teatro en Vejmaro. Theatertexte 13, Paralleldruck nach den Handschriften hrsg. von Waltraud Maierhofer, 80 Seiten, Broschur. ISBN 3-86525-014-9