Petre Antonescu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de junio 1873 en Râmnicu Sărat |
Morto | 22-an de aprilo 1965 (91-jaraĝa) en Bukareŝto |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Alma mater | Franca Politeknika Lernejo |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Arcul de Triumf Bucharest |
Petre ANTONESCU [petre antonesku], (naskiĝinta la 29-an de junio 1873 en Râmnicu Sărat, mortinta la 22-an de aprilo 1965 en Bukareŝto, estis rumana arkitekto kaj instruisto.
Petre Antonescu studis en Parizo ĉe la École nationale supérieure des beaux-arts; en 1899 li diplomiĝis samloke.
En 1900 li iĝis profesoro de historio kaj arkitekturo ĉe la Altlernejo arkitektura de Bukareŝto. Li uzis la stilon nov-rumanan de Ion Mincu. Kaj lia Palaco Crețulescu (1903) proksime de la parko Cișmigiu (centro historia de la rumana ĉefurbo) kaj la kazino kaj Hotelo Palas de Sinaia atestas tion.
Post la Unua mondmilito Antonescu iĝis rektoro de la bukareŝta universitato. Li dediĉis sin al novaj stiloj arkitekturaj. Li i.a. realigis planojn por novaj altlernejaj konstruaĵoj en 1933, por la Triumfarko kaj la Histori-instituto Nicolae Iorga (ĉio por Bukareŝto).
En la jaro 1945 li iĝis plena membro de la Rumana akademio.