Petro Apiano (1495-1552) | ||
---|---|---|
![]() Germana matematikisto, astronomo
geografo kaj kartografo. | ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Petrus Apianus Peter Apian | ||
Naskonomo | Peter Bienewitz | |
Naskiĝo | 16-a de aprilo 1495 en Leisnig, ![]() | |
Morto | 21-a de aprilo 1552 en Ingolstadt, ![]() | |
Lingvoj | latina • germana vd | |
Ŝtataneco | Elektoprinclando Saksio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Lepsiko Universitato de Ingolstadt | |
Familio | ||
Dinastio | Q618574 vd | |
Gefratoj | Georg Apian (en) ![]() ![]() | |
Infanoj | Philipp Apian (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto eldonisto geografo presisto cosmographer (en) ![]() kartografo universitata instruisto astronomo redaktisto ![]() | |
Laborkampo | Matematiko, geometrio, trigonometrio, kosmologio, astronomio, steloobservatorio, kartografio, geografio kaj eldonado ![]() | |
Aktiva en | Ingolstadt vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Cosmographicus liber ❦ Astronomicum Caesareum ❦ Q3391461 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Peter Bienewitz (1495-1552) estis germana humanisto, filologo, matematikisto, astronomo, geografo kaj kartografo. Li estis nomumita matematikisto de Karlo la 5-a (1500-1558) al kiu li dediĉis unu el siaj verkoj plej famaj, nome, "Astronomicum Caesareum"[1]. Li komencis studi la latinan en la Lernejo de Rochlitz kaj baldaŭ sin donis al la studo pri matematiko. Inter 1516 kaj 1519 li studis en la Universitato de Lepsiko, kie li latinigis sian nomon, kaj ekde tiam li adoptis la nomon Petrus Apianus por kiu li estos konata.
En 1519, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Vieno[2], unu el la universitataj centroj, kiuj tiam ĝuis plej grandan famon en la studoj pri matematiko, tiamaniere ke li pliampleksigis siajn studojn al astronomio kaj kosmografio. En 1521, la pesto lin devigis forlasi la urbon, kaj li transloĝigas unue al Ratisbono kaj pli malfrue al Landshut[3], kie, en 1524, li publikigis la verkon kiu donis al li pli da famo, nome, "Liber cosmographicus", kaj ankaŭ konata kiel "Kosmografio de Petro Apiano". Ĝi estis plurfoje presita kaj tradukita en 14 idiomojn antaŭ la fino de tiu jarcento. Tie li ankaŭ edziĝis al filino de urba konsilisto, Katharina Mosner, kun kiu li havis14 infanojn. En 1527 li estis nomumita profesoro pri matematiko en la Universitato de Ingolstadt, kie li ankaŭ sin dediĉis al la taskoj kiel presisto. Hans Holbein la Juna (1497-1543) dediĉis ekzempleron de unu el liaj verkoj en lia renoma pentraĵo: La Ambasadoroj. Karlo la 5-a donis al li imperian privilegion, kaj, en 1544, ebligis al li la uzon de blazono[4].