Philippe Séguin [se.gɛ̃][1] estis franca supera ŝtatoficisto kaj politikisto, naskiĝinta la 21-a de aprilo 1943 en Tunizo kaj mortinta la 7-an de januaro 2010 en Parizo.
Sociala gaŭlisto, li estis ministro pri laboro kaj socialaj aferoj en la unua kunregado (1986-1988). Emblema defendanto de la « ne » al la referendumo pri la traktato de Maastricht, li estis prezidanto de la Nacia Asembleo de 1993 ĝis 1997. Prezidanto de la politika partio Kuniĝo por la Respubliko (RPR) ĝis en 1999, li kandidatiĝis por la urbodomo de Parizo en 2001, sed la disiĝoj de la dekstro kontribuis al lia malsukceso fronte al Bertrand Delanoë.
Ĉefprezidanto de la Revizora Kortumo de 2004 ĝis sia morto, Philippe Séguin, dank'al sia fameco, redonis videblecon al tiu institucio, kreskigante la nombron de la raportoj kaj lanĉante grandan reformon de la financaj tribunaloj.
- Réussir l'alternance (1985)
- La Force de convaincre (1990)
- Louis Napoléon le Grand (1990, premio de la 2-a Imperio de fonduso Napoleono, 1990)
- De l'Europe en général et de la France en particulier (en coll., 1992)
- Discours pour la France (1992)
- Demain, la France : tome 1 : la priorité sociale (en coll., 1992) ; tomo 2-a : La reconquête du territoire (1993)
- Ce que j'ai dit (1993)
- Discours encore et toujours républicains (1994)
- Deux France ? (Kunredaktita kun Alain Minc) (en coll., 1994)
- 240 dans un fauteuil (1995)
- En attendant l'emploi (1996)
- C'est quoi la politique ? (rakontaĵo por infanoj, 1999)
- Plus français que moi, tu meurs ! (eseo) (2000)
- Lettre ouverte à ceŭ qui veulent encore croire à Paris (2000)
- Itinéraire dans la France d'en bas, d'en haut et d'ailleurs (Memoraĵoj, 2003)
- Pierre Clavilier. (2006) La course contre la Honte : Suivi de Entretien avec Robert Badinter. ISBN 978-2930390185.
- Michel Kajman, « Philippe Séguin ou l'Ambition solitaire », portreto aperinta en gazeto Le Monde, la 4-a de junio 1987
- Jérôme Cathala kaj Jean-Baptiste Prédali, Philippe Séguin : Hussard de la République, eldoninto "Seuil", Parizo, 1996, 304 paĝoj (ISBN 2-02-022219-1)
- Patrick Girard, Philippe Séguin : Biographie, eldoninto "Ramsay", Parizo, 1999, 390 paĝoj (ISBN 2-8411-4326-0)
- Bertrand Munier, Le Grand Livre des élus vosgiens, 1791-2003 : conseillers généraŭ et régionaŭ, députés, sénateurs, ministres, eldoninto "Editions Gérard Louis", Haroué, 2003, paĝoj 312-313, (ISBN 9782914554343)
- Bruno Seznec, Séguin, eldoninto "Bernard Grasset", Parizo, 1994, (ISBN 2246480418)