Reĝa Societo de Literaturo | ||
---|---|---|
erudicia societo • nacia akademio | ||
Komenco | 1820 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Somerset House | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Georgo la 4-a vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Reĝa Societo de Literaturo (angle Royal Society of Literature, konata akronime RSL ) estas erudicia societo kiu postulas la titolon de "la gvida literatura organizo en Britio". Ĝi estis fondita en 1820 fare de reĝo Georgo la 4-a por "rekompenci literaturan atingon kaj kuraĝigi literaturan talenton." [1]
Ekde 2018, la patrono de la RSL estas Reĝino Camilla, kiu transprenis la rolon de Elizabeth la 2-a [2][3].
La unua prezidanto de la societo estis Thomas Burgess, Episkopo de Sankta Davido en Kimrio (pli posta Episkopo de Salisbury). La societo konservas fiksan nombron da membroj nombrante proksimume 500. Ĉirkaŭ 14 novaj membroj estas elektitaj ĉiujare, kaj ili ĝuas la rajton aldoni la literojn FRSL (akronimo por "Membro de la Reĝa Societo de Literaturo") post sia nomo.
Preteraj membroj de la societo inkludas, inter aliaj Samuel Taylor Coleridge, J. R. Tolkien , William Butler Yeats, Rudyard Kipling, Thomas Hardy, George Bernard Shaw, Arthur Koestler kaj Chinua Achebe.
Nunaj membroj de la societo inkludas, inter aliaj, Margaret Atwood, David Hare, Kazuo Ishiguro, Hilary Mantel, Paul Maldon, Zadie Smith, Sarah Waters kaj J. K. Rowling. La novaj membroj subskribas sian nomon en la oficiala membrecrulo de la societo uzante la plumon de Byron aŭ la fontoplumon de T. S. Eliot, kiu anstataŭigis tiu de Dickens (la fontoplumo) en 2013. [4]
La socio publikigas ĉiujaran gazeton, nomitan The Royal Society of Literature Review (La Reĝa Societo de Literaturo-Revizio) [5] kaj aljuĝas kelkajn literaturajn premiojn kaj honorojn, inkluzive de la premio Ondachi, la premio Jarwood por nefikcio, kaj la W.S. Pritchett Prize por la novelo. De tempo al tempo ĝi Donas la honoran titolon " Kunulo de Literaturo " al precipe elstaraj aŭtoroj. Krome, la societo povas aljuĝi la Benson-Medalon por vivatingo en la kampo de literaturo.
La societo konservas pagitan abonprogramon, [6] kaj ofertas ĉiumonatajn programojn de prelegoj kaj okazaĵoj por abonantoj kaj la ĝenerala publiko.
La oficejoj de la societo situas en Somerset House en Londono [7].
La societo administras plurajn premiojn kaj honorojn:
La plejparto de la laboro de elekto de la novaj membroj estas farita de la konsilio de la societo, same kiel administrado de la aranĝoj kaj prelegprogramoj de la societo. La sekvantaroj estas la oficiroj en la societo:
Novaj membroj estas elektataj de la nunaj membroj. Persono povas esti proponita kiel membro, se li publikigis almenaŭ du literaturvalorajn verkojn, kaj se almenaŭ du nunaj membroj rekomendas lin. La rekomendoj estas alportitaj al la konsilio por voĉdono.