Rodion Markovits | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Markovits Jakab | |
Naskiĝo | 15-an de julio 1884 en Gherța Mică, Aŭstrio-Hungario | |
Morto | 27-an de aŭgusto 1948 (64-jaraĝa) en Timișoara | |
Lingvoj | hungara • rumana vd | |
Ŝtataneco | Hungario Rumanio vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | |
Partio | Rumana Komunista Partio vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Markovits Rodion vd | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto advokato vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
MARKOVITS Rodion (markoviĉ) estis rumanuja hungara verkisto, ĵurnalisto naskita en Kisgérce la 15-an de julio 1884 kaj mortinta la 27-an de aŭgusto 1948 en Temeŝvaro.
Rodion Markovits abiturientiĝis en Satmaro, li akiris juran doktoriĝon en Budapeŝto. En la unua mondmilito li estis militkaptito (1915-22), kaj li redaktis gazetojn (Szibériai Újság, Amur Kurír, Kommuna). Li aliĝis al Ruĝa Armeo. Hejmenveninte li estis advokato en Satmaro, ekde 1926 kunlaboranto de Keleti Újság, ekde 1927 redaktoro de Szamos. En (1927) oni elektis lin en KZSTon kaj invitis lin al kunveno de Verkista laborkomunumo Helikon (1929), el kiu li baldaŭ retiriĝis. Iom da tempo li vivis en Budapeŝto, inter 1931 kaj 1939 li estis interna kunlaboranto de Temesvári Hírlap, ekde 1945 de Szabad Szó. Lia "kolektiva raportromano Szibériai garnizon (1927) estis la plej granda sukceso de la tuta rumanuja hungara literaturo kaj en hungara lingvo kaj internacie .