Roger Hanin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Roger Hanin en Festivalo de Cannes, 1997
| |||||
Persona informo | |||||
Roger Hanin | |||||
Naskonomo | Roger Paul Jacob Lévy | ||||
Naskiĝo | la 20-an de oktobro 1925 en Alĝero, franca Alĝerio | ||||
Morto | la 11-an de februaro 2015 en Parizo Francio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Partio | Franca Komunista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Christine Gouze-Rénal (1959-2002) | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro filmaktoro verkisto televida aktoro scenaristo politikisto filmreĝisoro reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Filmo vd | ||||
Aktiva dum | 1952 — 2008 | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
Fama rolo | Komisaro Navarro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Roger HANIN (naskonome Roger Lévy), (naskiĝis la 20-an de oktobro 1925 en Alĝero, mortis la 11-an de februaro 2015 en Parizo) estis franca aktoro, reĝisoro kaj verkisto.
Lia avo estis rabeno, lia patro estis dungito de PTT. Forpelita el liceo pro antisemitaj leĝoj de Reĝimo de Vichy, li dungiĝis kiel volontulo en aerarmeo en 1944.
Roger Hanin mem difinis sin tiel: «Mia vera nomo estas Levy. Mia patro nomiĝas Joseph Lévy. Mia patrino nomiĝas Victorine Hanin. Origine, estis Ben Hanine. Ŝi estas filino el familio Azoulay. Mi estas cent procente koŝera el genetika vidpunkto. Mi estas filo de komunisto kaj avo de rabeno.» (Actualité juive, 4-a de decembro 1987). Tamen, li konvertiĝis al katolikismo okaze de sia edziĝo; li neniam malkonfirmis tion, male, li memorigis tion dum longa intervjuo al Le Monde en la 1990-aj jaroj.
Bofrato per alianco al François Mitterrand per sia edziĝo kun Christine Gouze-Rénal, fratino de Danielle Mitterrand, li estis kromnomita «La bof'» de iuj. Li estis intimulo de la Prezidento de la Respubliko (kiu estis atestanto al lia edziĝo).
La 1980-aj jaroj estis signitaj per lia reveno al scenejo kiel aktoro kaj finis lian senrolan periodon. Dank'al Alexandre Arcady kaj liaj filmoj kiel Le Grand Pardon aŭ Le Coup de sirocco, sed ankaŭ kaj ĉefe dank'al sia bofrato prezidento, li povis plene liveri sian «identecon de nigrapiedulo» kaj eniri en ĉartojn al kontentiga rango.
En la 1980-aj jaroj, t.e. post la elekto de Mitterrand, Roger Hanin reakiris kinan bonstaton. Dum li antaŭe ludis nur duarangajn rolojn, oni konfidis al li laŭmezurajn rolojn, kiel Navarro, speciale kreita de amiko de Mitterrand.
Lia plej fama rolo estis tiu de Komisaro, heroo de la televida serio Navarro, kies unua epizodo aperis en oktobro 1989 en TF1. La lasta filmado okazis la 31-an de oktobro 2008.
La 1-an de novembro 2008, Roger Hanin anoncis dum elsendo de RTL, ke li ĉesigas sian karieron de aktoro[1]: «Mi ne plu ludos, mi ne plu volas esti aktoro.», deklaris la komediisto. «Estas nek amareco, nek nostalgio. Mi pasis mian vicon, kiel dirite. Mi finis. Mi havis mirindan karieron laŭlitere. Mi ludis Othellon, Macbeth, ĉiujn grandajn verkistojn, Pirandello, Beckett, Claudel, mi ludis grandajn rolojn, mi ne ekbalbutos. Mi havas grandan projekton: mi ekvivos! Iros en grandajn restoraciojn, faros vojaĝojn, legos, verkos.»