Rudolf Lábán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lábán Rudolf Rezső |
Naskiĝo | la 15-an de decembro 1879 en Pozsony (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando) |
Morto | la 1-an de julio 1958 en Weybridge (Britio) |
Tombo | Weybridge Cemetery (en) |
Lingvoj | germana • angla • hungara |
Loĝloko | Anglio |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj |
Familio | |
Infanoj | Azra von Laban (en) , André Perrottet von Laban (en) |
Okupo | |
Okupo | koreografo dancisto baleta dancisto teatrologo |
Rudolf Lábán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lábán Rudolf (en Britio vaste konata Rudolf Laban) estis hungara koreografo, baletinstruisto, inventisto pri dancaj hieroglifoj (Laban Mova Analizo (LMA) aŭ Labanotation). Li estis unu el la pioniroj de la moderna danco en Eŭropo kaj unu el la plej gravaj figuroj en historio de la danco. Lia nobela antaŭnomo estis váraljai, lia persona nomvarianto estis Rezső [reĵO].
Rudolf Lábán [1] naskiĝis la 15-an de decembro 1879 en Pozono (Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando), li mortis la 1-an de julio 1958 en Weybridge (Britio).
Rudolf Lábán pasigis sian infanaĝon en Pozsony, Vieno, Sarajevo kaj Mostar. En 1896 li jam fondis dancogrupon en sia naskiĝurbo. Inter 1900 kaj 1907 li lernis en Parizo artojn, dancon, arkitekturon, scenarion. Dum la studentaj jaroj li estis anoncisto en kabaredo Moulin Rouge. Li instruis dancon ekde 1907 en Vieno, en 1910 en Munkeno kaj Ascona li fondis lernejon pri danco-baleto, en 1915 en Zuriko lernejon pri koreografio. Inter 1923–1925 li estis baletestro en Hamburgo, inter 1930-1934 en Berlino.
Lia metodo disvastiĝis en Eŭropo (ankaŭ en Hungario), tiaj danclernejoj funkciis proksimume resume dudek. Li iniciatis tri dancokongresojn en 1927, 1928 kaj 1930, sed en 1937 pro la naziismo li translokiĝis al Britio, kie li daŭrigis la laboron pri la danca teorio. Li kreis la "idealan" rondforman baletan teatron. Ekde 1942 li vivis en Manĉestro, ekde 1953 apud Londono.
Inter la studentoj, amikoj kaj partneroj de Lábán estis Mary Wigman, Kurt Jooss, Lisa Ullmann, Albrecht Knust, Lilian Harmel, Sophie Taeuber-Arp, Hilde Holger, Gertrud Kraus, Gisa Geert, Warren Lamb, Elizabeth Sneddon, kaj Yat Malmgren.
Esenco de lia laboro estas, ke ke forto kiel dominas en la movo, kiu estas karakterizita per pezo, tempo, spaco kaj fluado.