Salvatore Nunnari | |
---|---|
![]() MS-ro Salvatore Nunnari | |
Persona informo | |
Nomo | Salvatore Nunnari |
Dato de naskiĝo | 11-a de junio 1939 |
Naskiĝloko | Reggio Calabria |
Aĝo | 85 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | ĉefepiskopo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Salvatore Nunnari ([salvatore nùnnari] ; naskiĝis la 11-an de junio 1939 en Reggio Calabria) estas itala ĉefepiskopo
Li estas emerita ĉefepiskopo de Cosenza-Bisignano ekde la 15-a de majo 2015, li sukcesis mro Francescantonio Nolè.
Salvatore Nunnari studis en seminario de Reggio Calabria kaj estis pastrigita la 12-an de julio 1964, en la sama urbo.
Li studis en teologia universitato Ignatianum de Jezuitoj en Messina. Li ankaŭ estis ĵurnalisto kaj li estis vic-prezidanto de Ordeno de ĵurnalistoj de Kalabrio.
En 1970 li estis dioceza asistanto de studentoj de Katolika Agado.
De 1983 al 1999 li estis rektoro de la paroĥo S. Maria del Divin Soccorso, kiam li estis nomumita ĉef-episkopo de Sant'Angelo dei Lombardi-Conza-Nusco-Bisaccia la 30-an de januaro 1999 kaj li estis konsekrita la 20-an de marto 1999.
La 18-an de decembro 2004 li estis transigita de Papo Johano Paŭlo la 2-a al arĥidiocezo de Cosenza-Bisignano, kaj li retiriĝis de tiu ofico la 15-an de majo 2015.
Li estas en la administra konsilio de la Fondaĵo Sankta Francisko el Asizo kaj de Sankta Katarina de Sieno de la Itala episkopa konferenco.
« Omni consolatione repleamur »