Shinichi Suzuki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de oktobro 1898 en Nagoja Urbo |
Morto | 26-an de januaro 1998 (99-jaraĝa) en Macumoto |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) |
Alma mater | Universitato de Artoj Berlino |
Familio | |
Patro | Masakichi Suzuki (en) |
Okupo | |
Okupo | violonisto universitata instruisto muzikinstruisto muzikologo pedagogo |
Shinichi Suzuki (Ŝiniĉi Suzuki, naskiĝis la 17-an de oktobro 1898, mortis la 26-an de januaro 1998) estis japana violonisto kaj muzikpedagogo.
Lia patro estis fondinto de la unua japana violonfabriko. Tamen, Shinichi Suzuki ne komencis lerni ludi violonon ĝis li estis 17 jara. En 1921-8 li studis violonludon en Germanio, kaj revenis al Japanio en 1930.
Suzuki ĉefe famas por sia instrumetodo, kiu komence nur aplikiĝis por arĉinstrumentoj. La metodo estas intertempe multe uzata en multaj landoj.
La metodon ĉefe distingas:
La menciitaj distingaĵoj tre faciligas instruadon al junaj infanoj (la komencantoj ofte estas tri jara, kelkfoje eĉ pli juna).