Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sonvilier (stacidomo). |
Sonvilier | |
---|---|
Blazono de Sonvilier | |
Sonvilier | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berna Ĵuraso |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Courtelary |
Geografia situo | CH1903: 564092 / 221050 (mapo)47.1394444444446.9652777777778Koordinatoj: 47° 8′ N, 6° 58′ O; CH1903: 564092 / 221050 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1180 |
Areo | 23,78 km² |
Alteco | 802 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2615 |
Komunumkodo | 0445 |
Mapo de Sonvilier | |
Sonvilier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Courtelary kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1 180 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Sonvilier situas en la Berna Ĵuraso en la valo de la rivero Suze meze inter Bielo kaj La Chaux-de-Fonds. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Sonvilier kaj La Chaux-d'Abel kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,78 km², de kiuj 34,6% estas kovritaj de arbaro, 60,8% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]
La komunumo Sonvilier limas en nordo al Les Bois (JU), en oriento al Saint-Imier, en sudo al Val-de-Ruz (respektive antaŭ la komunuma kuniĝo en sudsudoriento al Le Pâquier (NE), en sudo al Dombresson (NE), en sudsudokcidento al Chézard-Saint-Martin (NE)), en sudokcidento al Renan, kaj en nordokcidento al La Ferrière.
Tra Sonvilier pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Bielo al La Chaux-de-Fonds. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A16 situas 15 kilometrojn oriente de la komunumo apud Soncéboz-Sombeval. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bielo al La Chaux-de-Fonds.
La unua dokumenta mencio de Sonvilier datiĝas el la jaro 1298 kiel Sunuilier. La kastelo Erguel, kiu situas sudoriente de la vilaĝo Sonvilier, dum la 13-a kaj 14-a jarcento estis la sidejo de la Senjoroj de Arguel aŭ Erguel, kaj estis la sidejo de la senjorujo. Ekde la 14-a jarcento la Senjorujo Erguel apartenis al la Princepiskopejo Bazelo.[3] De 1797 ĝis 1815 Sonvilier kun la tuta iama Senjorujo Erguel apartenis al la Departemento Haut-Rhin de Francio kaj poste en 1815 per la Viena Kongreso estis atribuita al Kantono Berno.[4] Okaze de la fondiĝo de Kantono Ĵuraso la loĝantaro de la komunumo Sonvilier voĉdonis en la jaroj 1974 kaj 1976 dufoje favore al restado ĉe Kantono Berno.[5]
|