Sztum

Sztum
(Stuhm)
esperante: Ŝtumo, germane: Stuhm, litove: Štumas
urbo
La centro de la urbo, vido el la kastelo
Flago
Blazono
Distrikto distrikto Sztum
Komunumo komunumo Sztum
Areo 4,59 km² (459 ha)
Loĝantaro 12 141
Poŝtkodo 82-400
Vikimedia Komunejo: Sztum
Retpaĝo: sztum.pl
Vido de la urbo kaj la Teŭtona Kastelo en Ŝtumo, konstruita en la 14-a jc fare de la Germana Ordeno, la ilustraĵo el la jaro 1749
La Teŭtona Kastelo, konstruita dum la jaroj 13261331 fare de la Germana Ordeno el Marienburg, ilustraĵo el la jaro ĉirkaŭ 1600
La Teŭtona Kastelo , konstruita fare de la Germana Ordeno
la kastelo el alia perspektivo
La Teŭtona Kastelo
La Teŭtona Kastelo
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (por katolikoj)

Sztum (legu: Ŝtum) (esperante: Ŝtumo; germane: Stuhm; litove: Štumas) estas urbo en Pomerio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Sztum en la distrikto Sztumski. En la urbo estas la Teŭtona Kastelo el la 14-a jc, konstruita dum la jaroj 1326 - 1331 fare de Germana Ordeno el Malbork, en la kastelo grandaj estroj de la ordeno havis sian someran rezidejon.

La urbo situas inter la lagoj Zajezierskie [Zajezjerskje] kaj Barlewickie [Barlevickje], en la Regiono Powiśle [Poviŝle] (Ĉevistula Regiono), proksime de la rivero Vistulo kaj ĝia dekstra riverbrako Nogat. Tra la urbo iras la landa vojo n-ro 55 kaj ĝi 12 km norde atingas la urbon Malbork kaj 28 km sude la urbon Kwidzyn.

Ŝtumo apartenas al la organizaĵo Polaj Gotikaj Kasteloj.

Prahistorio

[redakti | redakti fonton]

La setlado en la Gdanska Pomerio. Arkeologiaj trovaĵoj montras, ke la ĉirkaŭaĵo sude de Malborko kaj norde de Ŝtumo, Tczew kaj Gdansko estis setligita de la homo jam antaŭ 3000 - 1700 jaroj a.K., t.e. en neolitiko kaj ĥalkolitiko / kuproepoko t.n. funelpokalkulturo kiu situis en la suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio). La funelpokalkulturo estis kulturo en la neolitiko / nova ŝtonepoko de ĉ. la 4350 jaroj a.K. ĝis la 2800 - 2700 jaroj a.K. La nomo funelpokalkulturo estas kolektiva nomo. Estis granda nombro da parencaj komunumoj en la nova ŝtonepokoneolitiko, kiuj situis en suda Skandinavio kaj norda Eŭropo (ekde Nederlando ĝis la hodiaŭa Ukrainio t.e. orienten de Volinio kaj laŭ tuta Danubo. Oni trovas ankaŭ ornamaĵojn kaj ilojn el la Hallstatt-epoko / halŝtata ferepoko la (500-400 jaroj a.K.). Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La unuaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. La nomo ferepoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. Oni trovas ĉi tie la romiajn restaĵojn el la 1-a jarcento kaj la 2-a jarcento p.K. de la t.n. la Sukcena Vojo kiu ligis la Mediteraneon kun la Balta Maro. Sukceno estas fosilia rezino de pinofitoj, rara en Mediteraneo kaj tre aprezata de la antikvuloj, kiuj vidis en ĝi resanigan kaj magian gemon kaj bruligeblan ŝtonon. De la bronzepoko, la mediteraneaj etnoj (egiptoj, grekoj, fenicoj) importis sukcenon de Balta Maro, laŭ teraj vojoj, kiuj sekvis la valojn de Vistulo kaj Dnepro. Oni trovis, en la tombo de Tutanĥamono, aĵojn el sukceno de la Balta Maro, oni scias, ke oferaĵoj de sukcenaĵoj estis senditaj de Norda Maro al la Apolona sanktejo de Delfo.
En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al riverdelto / riverbuŝo de Vistulo ili migris en la 3-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro. Gotoj estinte en tiu regiono kreis t.n. Wielbark-kulturon (en la 3a jc p.K. /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork). Restaĵojn de gotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en kvartalo Wielbark kaj en la vilaĝo Gościszewo (inter Malborko kaj Ŝtumo) kaj proksime de vilaĝo Odry en Kaŝubio en Distrikto Chojnicki (tie konata ekzemplo de la Wielbark-kulturo kiel kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, parto de granda nekropolo de gotoj.

Michael Küchmeister von Sternberg - la Granda Majstro de la Ordeno, li donis la urborajton al Ŝtumo en la jaro 1416
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (por katolikoj)

En la 12 jc kaj komence de la 13 jc tiu regiono estis nomata Pomezanio kaj grandparte apartenis la la pomeriaj princoj t.e. kaŝubiaj princoj. Tiam 10 km suden de la nuna urbo Malborko kaj 6 km okcidenten de Ŝtumo la praprusojkaŝubiaj princoj konstruis la lignan kastelon Zantyr (legu: Zantir) (la hodiaŭa: Ŝtum aŭ Biała Góra / legu: Biaŭa Gura /traduko: Blanka Monto) ĉe la dekstra bordo de la Nogat-rivero (bonvolu scii ke la rivero Nogat estis limo inter praprusoj kaj Kaŝubio). En la jaro 1250 la pomeria princo Sambor la Dua aŭ lia frato la princo Swiatopelk la Granda (Świętopełk Wielki) vendas aŭ donacas la kastelon al la Ordeno de germanaj kavaliroj (aŭ al episkopo Kristiano). En la jaro 1274 la germanaj kavaliroj nomataj ankaŭ la teŭtonoj komencas konstrui la kastelon en Malborko parte de la materialoj de la malkonstruita kastelo Zantyr.

En la tereno de la hodiaŭa urbo Ŝtumo en la frua mezepoko loĝis praprusoj kaj ilian burgon/kastelon en la jaro 1236 konkeris la Germana Ordeno el Malborko kaj jam ili konstruis dum la jaroj 1326 - 1331 la novan teŭtonan kastelon, en la kastelo grandaj majstroj de la ordeno havis sian someran rezidejon. En la jaro 1377 la urbon vizitis la princo de Aŭstrio Albrecht, kiu postlasis sian privatan blazonon kiun poste uzadis la vokto de Ŝtumo, krome li donacis monon por konstrui la kastelturon. La urbo havas urborajton de la jaro 1416 ricevante ilin de la Granda Majstro de la Ordeno Michael Küchmeister von Sternberg (vidu la supran foton), kiujn ripetis poste la pola reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) en la jaro 1533.

La bildo Gustavo la 2-a Adolfo en Ŝtumo, (1853) Nationalmuseum (nacia artgalerio en Svedio)
La memor-ŝtono pri la armistico (aŭ militĉesigo) subskribita en Sztumska Wieś la 12an de septembro 1635

Dum la Dektrijara Milito (1454-66) por mallonga tempo esti kaptita de pola armeo sub la gvido de Andreo el Brachcice. En la mezepoko la urbon ĉirkaŭadis la defendmuroj kun du pordegoj en la akso nordo-sudo de la vojo Malborko - Kwidzyn. En tiama tempo oni difinis 50 parcelojn por setlantoj. En la urbo regis la konsilantaro sub gvido de vokto. Dufoje jare okazadis tie foiroj (t.e. la 22an de junio kaj la 11an de novembro) kaj ĉiu-vendrede funkciadis la bazaro.

Post la Dua Paco de Toruno en la jaro 1466 eniris en la limoj de Krono de la Regno de Pollando. Dum la jaroj 1468–1772 - ĝi estis la distrikta urbo en la Malborka Vojevodio kaj tie okazadis la Sejmetoj de la vojevodio. La pola nomo Sztum aperis la unuan fojon en la dokumentitaj fontoj en la jaro 1565.

En la loka preĝejo konstruita post la Dektrijara Milito (1454-66) okazadis ofte de la 16a jc la vojevodiaj sejmetoj kaj en la tiama urbodomo la nobelaj juĝoj por la malborka vojevodio. La urbanoj kultivadis la teron kaj produktis bieron. Dum la 5a pol-sveda milito pri tn. "Vistulo-elfluo" la urbon okupis la sveda armeo. Post la malvenko en la granda batalo ĉe la proksima vilaĝo Trzciana Gustavo la 2-a Adolfo (vidu la supran bildon Gustavo la 2-a Adolfo en Ŝtumo) fuĝis la la ŝtuma kastelo. Rezulte de la armistico (aŭ militĉesigo) subskribita en Stary Targ la urbo kaj la kastelo apartenis al la Brandenburgia Elektoro kaj de la 6a de septembro 1629 ĝis la armistico subskribita en Sztumska Wieś la 12an de septembro 1635 (vidu la apudan foton). Denove la urbo estis okupita de svedoj dum la t.n. Sveda diluvo dum Nordia Milito 1655-1660. Post la unua dispartigo de Pollando en la jaro 1772, en la urbo estis sidejo de loka prusia administrejo, de la jaro 1818 sidejo de la Distrikto Sztum en la Okcidenta Prusio.

La Post-evangelia preĝejo en Ŝtumo (nun la Regiona Muzeo)
Sankta Anna preĝejo en Ŝtumo (vido de alia flanko)

Internacia kunlaboro

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
La akvoturo en Ŝtumo
La prizono en Ŝtumo
  • La Post-Teŭtona kastelo en Ŝtumo, en la gotika stilo, el la unua duono de 14 jc, konstruita fare de la Germana Ordeno post la jaro 1331, rekonstruita en 1414, kun la ruinaĵoj de la okangula turo en la nord-orienta kastel-angulo. La kastelo estis la rezidejo de la Grandaj Estroj de la Germana Ordeno. Nun akazadas en la kastelo la turniroj kaj montroj de la mezepokaj kavalir-bataloj. Somere en la kortego pentras subĉiele pentristoj. (vidu la apudan foton).
  • La Post-Evangelia preĝejo en Ŝtumo, konstruita en la loko de iama urbodomo en la jaroj 1816–1818 en la stilo novklasika, nun en ĝi troviĝas la Regiona Muzeo "Alyem" (vidu la apudan foton).
  • La preĝejo de Sankta Anna en Ŝtumo (vidu la apudan foton). Ĝi estas la ĉefa elemento de la pejzaĝo de malnovurbo kaj ĝi estis konstruita post la Dektrijara Milito (1454-66). La interno en la novgotika stilo kun elementoj de la baroko. (vidu la supran foton).
  • La fragmentoj de la mezepokaj defend-muroj de Ŝtumo.
  • Akvoturo en Ŝtumo, de 1911 (vidu la apudan foton).
  • La tombejo kun la kapelo ĉe la Kochanowski-strato en Ŝtumo, el la 17/18 jc. Ĝi estas la plej malnova tombejo ekzistanta ĝis nun. Ĝis la jaro 1945 ĝi plenumis la rolon de la urba tombejo, pri kio memorigas la du memortabuloj dediĉitaj al entombigitaj tie la katolikoj kaj evangelianoj.
  • La katolika tombejo en Ŝtumo ĉe la stratoj: Domańskiego kaj Pieniężnego, el la komenco de 20a jarcento.
  • La prizono en Ŝtumo, el la komenco de 20a jarcento (vidu la apudan foton).

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

La 8an de septembro 2014 venis de Loviĉo al Ŝtumo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio ([1]), kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo kaj Loviĉo la ekspozicion invitis al la urbo la Distrikt-estro, t.e. Starosto de la Distrikto Sztum Wojciech Cymerys sub kies Patroneco okazis la Ekspozicio kaj la loka Esperanto-amiko Krystian Zdziennicki, la prezidanto de la Junula Ago-Grupo de la Ŝtuma Distrikto (la abituriento de la Liceo en Ŝtumo, nun licenciato pri historio kaj ankoraŭ studento de la Historia Fakultato de Gdanska Universitato) kune kun la Direktorino de la Liceo en Ŝtumo mag. Wiesława Kowalik (vidu la apudan foton de la Liceo en Ŝtumo). La ekspozicio daŭris ĝis la 30a de septembro 2014 kaj je la fino de la ekspoziciado en Ŝtumo okazis la finanta vernisaĝo la 22an de septembro 2014 kun la Aŭtoritatoj de la Urbo kaj Distrikto kaj la loka gazetaro kaj eĉ venis la redaktoro de la Elbląg-gazeto kie en novembro venos la Senata Ekspozicio. Krome la saman tagon okazis la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński kaj prezentis ĝin la loka esperantistino Helena Biskup ([2]), de la 22-a ĝis 30a de septembro 2014 akompanis la Senatan Esperanto-ekspozicion la rapida Esperanto-kurso gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio. Aliĝis al la Esperanto-kurso 4 lernantoj de la liceo kaj krome kelkaj loĝantoj de la urbo i.a. licenciato Krystian Zdziennicki.

La 30an de septembro 2014 la Senata Ekspozicio veturis al najbara urbo Kwidzyn, kie la 3an de oktobro okazos la vernisaĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]