Tanita Tikaram | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1969 (55-jaraĝa) en Münster |
Lingvoj | angla • germana |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Malajzio |
Alma mater | Queen Mary's College (en) Cranbourne (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Ramon Tikaram |
Okupo | |
Okupo | kantisto kantaŭtoro komponisto muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.tanita-tikaram.com/ http://www.tanita-tikaram.com/ |
Tanita TIKARAM (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1969 en Münster, Germanio) estas pop-/folk-kantistino, kantoverkistino.
Ŝi populariĝis en aĝo de dekkelkaj jaroj. Ŝian stilon karakterizas la mallongaj kantoj, akompanata de akustika gitaro.
Ŝia patro estas oficiro de la brita armeo kun prauloj hindaj–fiĝiaj kaj malajaj. La familio translokiĝis el la germana Münster al Britio, Basingstoke. Ŝia debuta albumo Ancient Heart (1988) kaj la ĝis nun plej konata kaj mistera kanto Twist in my Sobriety estis prezentita en ĉirkaŭmonda turneo.