La Trezoro de la Sierra Madre | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Treasure of the Sierra Madre |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 6-a de januaro 1948 |
Daŭro | 126 minutoj |
Ĝenro | aventuro |
Kameraado | Ted McCord |
Buĝeto | Usona $3.800.000 |
Reĝisoro(j) | John Huston |
Produktisto(j) | Henry Blanke |
Scenaro | John Huston |
Laŭ la verko de | B. Traven |
Filmita en | Meksiko/Usono |
Loko de rakonto | Meksiko |
Muziko de | Max Steiner |
Rolantoj | Humphrey Bogart • Walter Huston • Tim Holt • Bruce Bennett • Barton MacLane • Alfonso Bedoya • Robert Blake • Ann Sheridan • Arturo Soto Rangel • Jack Holt • John Huston • José Torvay • Pat Flaherty • Jay Silverheels |
Produktinta firmao | Warner Bros. |
Distribuo | Warner Bros. |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
The Treasure of the Sierra Madre ("La Trezoro de la Sierra Madre") estas 1948-a filmo verkita kaj direktita de reĝisoro John Huston, bazita de la germanlingva romano (Der Schatz der Sierra Madre) verkita de B. Traven. La filmo rakontas pri du usonaj malriĉuloj (ludataj de Humphrey Bogart kaj Tim Holt) en Meksiko dum la 1920-aj jaroj. Ili renkontas maljunulon, kaj la tri virojn prospektoras oron en la Montaro Sierra Madre.
The Treasure of the Sierra Madre estis unu el la unuaj filmoj el Holivudo farita preskaŭ tute ekster Usono (en Tampico, Meksiko), tamen la nokto-scenoj estis filmitaj en usona filmstudio.
En la filmo aperas steluloj Humphrey Bogart, Walter Huston (patro de la reĝisoro), Tim Holt, Alfonso Bedoya kaj Bruce Bennett.
La filmo estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.