Unguraș [unguraŝ] (hungare: Bálványosváralja [balva:njoŝva:ralja]) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi havis 1672 loĝantojn (hungaroj), en 1992 2117 (rumanoj, 92 % da hungaroj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1291 (laŭ iuj: 1269). De 1333 ĝi estis ekleziejo kun hungara loĝantaro. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Administre apartenas al ĝi Batin, Daroț, Sicfa kaj Valea Ungurașului.
En la censo de 2002 la 1.937 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco
|
Nombro
|
Elcentaĵoj
|
hungaroj
|
1761
|
90,9 %
|
rumanoj
|
131
|
6,8 %
|
romaoj
|
42
|
2,2 %
|
Lingvo
|
Nombro
|
Elcentaĵoj
|
hungara
|
1757
|
90,7 %
|
rumana
|
171
|
8,8 %
|
La fortikaĵo de Unguraș estis dokumente menciita jam en 1269 kiel Castrum Balwanius[3]. Poste la loko alprenis jenajn nomojn:
- 1291 Balvanius
- 1325 Castellanus de Balvanus
- 1332–1337 Warala, Balvanus
- 1370 Villa Varallya
- 1456 Waralya
- 1492 Waralya kaj Marnya
- 1593 Varallia
- 1612 Bálványos-Váralya
- 1639 Bálványosvárallya
- 1643 Bálványosvárallia aŭ Mariafalva
- 1662 Varalja
- 1808 Unguraș
De 2010 la fortikaĵo estas registrita kultura heredaĵo.
- István Bartalus (23-a de novembro 1821 – Budapest, 8-a de februaro 1899): muzikhistoriisto, popolkantkolektanto, ano korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1875).
- Mihály Fekete (1820 – Kolozsvár, 3-a de julio 1871): poeto, verkisto.
- Ferenc Lőrincz (15-a de oktobro 1898 – Budapest, 15-a de majo 1986): kuracisto, mikrobiologo, parazitologo, universitata profesoro.
- Sándor Máté, solist-instrumentisto de Duna Művészetegyüttes de Budapeŝto