La Universitato de Salento (itale Università del Salento, nomita ĝis 2007 itale Università degli Studi di Lecce, kaj tial konata kun la mallongigo "UniLe") estas itala publika universitato fondita en 1955 kun centro en Lecce kun pli ol 18,000 studentoj (aktuale en 2020/21). Aldone al Lecce, ĝi havas lokojn en Monteroni di Lecce , Mesagne kaj Brindizio. La rektoro de la universitato estas Fabio Pollice ekde 2019.
Ĝi estas la dua universitato en la regiono Apulio laŭ la nombro da aliĝintoj, antaŭita de la Universitato de Bari
Ekde 2005, la Universitato de Salento estas partnero de la Eŭro-mediteranea Centro por Klimata Ŝanĝo (Euro-Mediterranean Center for Climate Change, CMCC).
La unuaj klasoj en la universitato estis okazigitaj la 22-an de novembro 1955. Kiam la universitato estis establita, ĝi havis nur unu fakultaton, la fakultaton de Literaturo. En 1957, ankaŭ la fakultato pri homscienco estis inaŭgurita, kaj en 1967-68 la tria fakultato, por matematiko, fiziko kaj natursciencoj .
La universitato komencis ĝian agadon en la akademia jaro 1955-56 kaj estis transdonita al la aŭtoritato de la registaro en la akademia jaro 1967/68.
En 1987, la fakultato de Ekonomiko kaj Bankado estis inaŭgurita, kiu post pluraj jaroj iĝis la fakultato de Ekonomiko. En la akademia jaro 1990-91 , la fakultato de Ekonomiko estis inaŭgurita. En 1998, la fakultato de Juro estis inaŭgurita. La fakultato de Medicino kaj Kirurgio estis inaŭgurita en 2021 .
La universitato estas dividita en 9 fakultatojn
Por subteni precipe talentajn studentojn, la universitato fondis la Istituto Superiore Universitario di Formazione Interdisciplinare (akronime ISUFI) en 1999.
Universitato de Salento estas rangita 251-275 inter la pinta universitato en la mondo kaj kvina en Italio, laŭ la Times Higher Education World University RankingsRangotabeloj liberigita je 2015.[1] En 2018, ĝi estis rangita 501–600, laŭ la sama rangigo[2].