Unua Novgoroda kroniko | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
ruse Новгородская первая летопись | |||||||
La Sinoda manuskripto. La kovrilon oni faris nur fine de 18-a jarcento | |||||||
Dato | ekde 12-a ĝis la unua duono 15-a jarcento | ||||||
Loko | Novgorod | ||||||
| |||||||
| |||||||
Ĝenro | kroniko | ||||||
Priskribita periodo | 854 – 1446 | ||||||
Tekstoj de la Unua Novgoroda kroniko | |||||||
Unua Novgoroda Kroniko estas la plej arĥaika kroniko kompilita en Novgorodo. Ĝi enhavas gravan informon pri la historio de Novgorodo kaj aliaj Rusjaj[1] landoj. Ekzistas du versioj de la kroniko: la pli frua Aĝa versio (ruse Старший извод”); kaj la Malaĝa versio: (ruse “Младший извод”), kies teksto estas teksto de la Aĝa versio kun aldonaĵoj kaj daŭrigo.
Nun ekzistas nur unu manuskripto de la Aĝa versio de la Unua Novgoroda kroniko: la Sinoda manuskripto (ruse “Синодальный список”). La konserviĝinta pergamena manuskripto havas 169 foliojn, kies dimensio estas 4°[2] kaj oni supozas, ke 136 folioj estas perditaj. Nun la manuskripto troviĝas en la Sinoda kolekto de la rusia Ŝtata Historia Muzeo.
La kodekso verŝajne konsistis el 37 kajeroj po 8 folioj en ĉiu, sed en du kajeroj oni forigis po unu folio, kaj aldonis tri pliajn apartajn foliojn post ĉiuj kajeroj. 16 komencaj kajeroj estis perditaj (do ĉirkaŭ 128 folioj), kaj la manuskripto komenciĝas meze de frazo, antaŭ la artikolo pri la 6525-a (1017-a) jaro, do ie post la komenco de la artikolo por la jaro 6524-a (1016-a). La fina jaro estas 6860-a (1352-a). Ankaŭ mankas (supozeble) unu kajero (8 folioj) por la jaroj ekde 1273-a ĝis 1298-a.
La Sinoda manuskripto havas du partojn. La unua (folioj 1–118) estis transskribita en la dua duono de la 13-a jarcento. Ĝia rakonto daŭriĝas ĝis 1234. La dua parto (folioj 119–166) enhavas la jarojn ekde 1234 ĝis 1330. Ĝi estis transskribita ĉirkaŭ 1330. Poste sekvas 3 folioj da aldonaĵoj, skribitaj per diversaj skribmanieroj, por la jaroj 1331–1333, 1337, 1345 kaj 1352. Laŭ enhavo la aldonaĵoj estas ligitaj al la novgoroda monaĥejo Jurjev.[3]
En la manuskripto oni rakontas:
Malgraŭ mallongeco de tekstoj pri 11-a jarcento kelkaj informoj, kiujn enhavas la Unua Novgoroda kroniko, mankas en la Komenca kroniko:
Multaj grandaj tekstoj, kiujn oni aldonis al la Malaĝa versio kaj al pli malfruaj kronikoj, en la Aĝa versio mankas. Ĉe 1240 oni skribis pri batalo ĉe Neva, sed la konkero de Kievo fare de mongoloj ne estis menciita.
La kerno de Malaĝa versio verŝajne formiĝis dum la unua kvarono de la 15-a jarcento. Ekzistas tri ĉefaj manuskriptoj de la versio:
La manuskripto je 4° enhavas 320 foliojn. En la ĉefa parto (la folioj ekde 28 ĝis 257) rakonto iras ĝis la jaro 1439. Per akvomarkoj (estas bova kapo) oni datas la paperon farita en 1441. Per la alia skribo kaj sur la alia papero (la akvomarko estas virina figuro, farita ankaŭ en 1441) oni skribis pri la jaroj ekde 1440 ĝis 1446 (la folioj ekde 257 ĝis 264) kaj la sama skribisto skribis aldonaj artikoloj sur la folioj ekde 7 ĝis 13 kaj ekde 265 ĝis 305. Al la tria skribisto apartenas folioj ekde 14 ĝis 24 (la akvomarko estas krono, farita en 1451), estas listoj de novgorodaj princoj, posadnikoj, episkopoj k.t.p. Do, verŝajne, preskaŭ la tutan manuskripton oni skribis meze de la 15-a jarcento.[3]
La manuskripto je 4° enhavas 241 foliojn. Ĝi estas difektita, en diversaj lokoj de la manuskripto mankas entute 55 folioj. La teksto finiĝas meze de la artikolo pri la jaro 1441. Per akvomarkoj oni povas supozi, ke la manuskripto estas skribita meze de la 15-a jarcento (la akvomarko de la folioj 55, 60-61, 85 estas fiŝoj, farita en 1447–1450; la akvomarko de la folioj 212, 217 estas homa figuro, farita en 1445). Ekzistas kelkaj famaj kopioj de la manuskripto.[3]
La manuskripto je 1° enhavas 208 foliojn. La akvomarko (kvar ankroj) indikas la 1620-ajn. La teksto finiĝas meze de la artikolo pri la jaro 1444. Estas kopio de la Akademia manuskripto, farita kiam en tiu lasta estis perditaj malpli da folioj ol nun, do la Manuskripto de Tolstov povas esti utila por parte rekonstrui la Akademian manuskripton.[3]
La Berlina manuskripto aŭ manuskripto de Filipps estas farita en 1738 kopio de la Akademia manuskripto (aŭ de tre simila kopio de tiu), kiam en tiu lasta estis perditaj malpli da folioj ol nun, do same kiel la Manuskripto de Tolstov, la Berlina manuskripto povas esti utila por parte rekonstrui la Akademian manuskripton. Nun la manuskripto troviĝis en Ŝtata Biblioteko en Berlino. La Berlina manuskripto estas eldonita en 2010.[4]
Estas kopio de la Akademia manuskripto. Laŭ la akvomarkoj, ĝi estis farita en la 1750-1770-aj jaroj. Tiam en la Akademia manuskripto jam mankis 55 folioj.
Sian nomon la manuskripto ricevis pro la monaĥejo de la Triunuo. La manuskripto je 1° enhavas 76 foliojn. La teksto finiĝas per la artikolo nur pri la jaro 1015. Per akvomarkoj (sfero sub lilio) oni povas supozi, ke la manuskripto estas skribita en la 1560-aj jaroj. Rimarkebla estas influo de la Novgoroda kvina kroniko.[3]
Estas kopio de la manuskripto de la Triunuo, farita en la 1815-a jaro.
En la Malaĝa versio (laŭ la Komisiona manuskripto) oni rakontas:
La lasta menciita evento okazis 30-an de januaro 1447. (En la kroniko oni indikis 1446, ĉar oniaj jaroj komenciĝis 1-an de marto).
La Unua Novgoroda kroniko grave diferencas de la Komenca kroniko (supozante, ke la perdita komenca parto de la Aĝa versio estis sama kiel tiu de la Malaĝa). En la komenca parto nur por kelkaj eventoj oni indikas jaron: 6362 (854) – “la komenco de la lando Rusja”; 6428 (920) – la militiro de Igor kontraŭ grekoj; 6430 (922) – la militiro de Olego kontraŭ grekoj kaj la morto de Olego; 6453 (945) – la morto de Igor; 6463 (955) – la vojaĝo de Olga en Konstantinopolon.
En la Aĝa versio oni priskribas eventojn de la 11-a jarcento per tre mallongaj tekstoj, sed en la Malaĝa versio oni ofte aldonas al ili el la Komenca kroniko, tamen, malgraŭ tio, tiu lasta estas pli longa ol la Malaĝa versio de la Unua Novgoroda kroniko.
Krom priskribo de eventoj, la Unua Novgoroda kroniko enhavas aliajn tekstojn, ekzemple, listojn de novgorodaj princoj, posadnikoj kaj episkopoj; la juran kodon “Ruskaja Pravda” k.a.
Rakontoj pri tre gravaj por tuta Rusjo, sed foraj de Novgorod mem, eventoj povas esti sufiĉe mallongaj, ekzemple, rakontoj pri la batalo de Kulikovo kaj pri la militiro kontraŭ Moskvo fare de Toktamiŝo.