Veľká Lomnica | |
hungare: Kakaslomnic, germane: Großlomnitz | |
municipo | |
Preĝejo en Veľká Lomnica
| |
|
|
Oficiala nomo: Veľká Lomnica | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Kežmarok |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Riveroj | Poprad, Studený potok |
Situo | Veľká Lomnica |
- alteco | 678 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 06′ 56″ N 20° 21′ 21″ O / 49.11556 °N, 20.35583 °O (mapo) |
Areo | 19,1179 km² (1 911,79 ha) |
Loĝantaro | 4 289 (31.12.2011) |
Denseco | 224,34 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1257 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 059 52 |
Telefona antaŭkodo | +421-52 |
Aŭtokodoj | KK |
NUTS | 524000 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Veľká Lomnica | |
Retpaĝo: www.velkalomnica.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Veľká Lomnica, hungare Kakaslomnic [kakaŝlomnic], (ĝis 1899 Nagy-Lomnicz), germane Großlomnitz [groslomnic] estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Veľká Lomnica situas laŭ maldekstra bordo de Poprad (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Poprad-Stará Ľubovňa. Kežmarok troviĝas je 6 km.
La loko estis loĝata jam dum la pratempoj. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1257 en latina formo "Villa Lomnicza". La unuaj loĝantoj estis saksoj. En 1358 19 familioj pagis impostojn. En 1603 oni komputis 24 domojn, en 1635 35 servutulajn domojn. En 1787 1306 vilaĝanoj (252 familioj) loĝis en 163 domoj, en 1828 1269 vilaĝanoj en 175 domoj. En 1788 incendio okazis. Ekde 1887 trajno trafikas apud la vilaĝo. Fine de la 19-a jarcento la loko kaj la proksimeco iĝis feriejo por turistoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kakaslomnic 1324 homoj, (germanoj en majoritato, hungaroj kaj slovakoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Kežmarok, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Nuntempe instituto pri agrikulturo funkcias tie.