Ásgeir Ásgeirsson ([ˈ ˈ ˌ], Esperantigite Aŭsgejr Aŭsgejrson) (naskiĝis la 13-an de majo 1894, mortis la 15-an de septembro 1972) estis la dua prezidanto de Islando dum la jaroj 1952-1968, kaj la unua prezidanto kiu estis elektigita de la nacio (lia antaŭulo, Sveinn Björnsson, estis elektita de la parlamento).
Post frekvento de la Rejkjavika Gimnazio Ásgeir Ásgeirsson studis teologion ĉe la Universitato de Islando kaj poste en Kopenhago. Li estis parlamentano ekde 1923 ĝis 1952. Li estis ĉefministro de Islando ekde 3-a de junio 1932 ĝis 28-a de julio 1934. Li estis parlamentano por la Progrespartio 1923-1934, en kiu li mallonge estis partiestro, eksterpartie 1934-1937 kaj por la Popolpartio 1937-1952.
Ásgeir estis bofrato de ĉefministro Tryggvi Þórhallsson kaj bopatro de ĉefministro Gunnar Thoroddsen.