Éréac - jen france, prononco [eʁeak], bretone Erieg, galoe Eriac - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 676 loĝantoj sur areo de 21,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 32 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion, al la kantono Broons kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer. La teritorio havas komunan limon kun Lanrelas, Mérillac, Rouillac, Sévignac, Le Mené, Merdrignac, Langourla kaj Saint-Launeuc.
Ĝi situas meze inter Rennes kaj Saint-Brieuc kaj sur la vojo Dinan - Vannes tra Josselin - D 793. Ĝi estas tre malnova komunumo, la plej malnova dokumento, kiu mencias ĝin datiĝas de 1330 (Yriac).
|
Blazono |
france D'or au chef de sable.
esperante Ora kun sabla kapo.
La blazono de familio Chastelier, antaŭlonge mastro de la lokoj estis : france D'or au chef de sable, chargé d'un lambel de trois pièces d'argent[1], esperante Ora kun sabla kapo ŝarĝita per lambelo kun tri arĝentaj monpecoj. |
Detaloj |
|
- La kapelo de Rothouers, datiĝanta de 1765, kiu estis malbone konstruita kaj estis rekonstruita en 1858. Ĝi estas ĉirkaŭata de spaco arbe plantita. Antaŭ tiu kapelo troveblas du rimarkindaj arboj : « Cryptomeria japonica », kiuj estas tre altaj.
- La kapelo de Chatelier dediĉita al sankta Johano la Baptisto (15-a jc kaj 18-a jc) starigita centre de la vilaĝo Chatelier ; ĝi najbaras kastelan teramason tre bone konservitan.
- Revalorigi la krucojn kaj kalvariojn situantajn sur la komunuma teritorio
- Aranĝo de cirkvito por piedirantoj direkte al Sainte-Marie-des-Bois, kaj poste al aliaj vilaĝoj
- Aranĝo de la loko La Riollais, de kie panoramo al la komunumo estas videbla
- Bertrand Marchand, franca trejnisto.
- ↑ Fonto : "Armorial breton", de Guy Le Borgne, 1667.