Újbuda | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
district of Budapest (en) ![]() ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 149 126 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 453 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 29′ N, 19° 2′ O (mapo)47.47519.04Koordinatoj: 47° 29′ N, 19° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 33,49 km² (3 349 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Újbuda estas la 11-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: nova-Buda.
Distrikto Újbuda situas en la okcidenta parto de la ĉefurbo plejparte sur ebenaĵo. Aparte menciindaj lokoj estas Albertfalva, Gazdagrét, Kamaraerdő, Lágymányos, Kelenföld, Monto Gellért, Monto Sas.
La plej frue keltoj vivis tie, poste romianoj, fine hungaroj alvenis. Dum regado de turkoj (kaj ankaŭ poste) sporadaj komunumoj vivtenis sin. La supre menciita Albertfalva en 1819 fondiĝis. La evoluo komenciĝis nur en la 20-a jarcento. Ponto, universitato, diversaj uzinoj, interurba tramo konstruiĝis. Ĝis 1930 la lokoj apartenis al Vár (distrikto), poste fondiĝis la nova distrikto, la 11-a. En 1950 aldoniĝis Albertfalva kaj ceteraj lokoj. Dum la socialismo precipe 10-etaĝaj domoj konstruiĝis, sekve nun en tiu distrikto loĝas la plej multe en Budapeŝto. En 2005 la oficiala nomo iĝis Újbuda, pli frue oni uzis precipe Kelenföld kaj Lágymányos.