Česká Třebová | |||
germane Böhmisch Trübau | |||
urbo | |||
Rotondo de sankta Katarino en Česká Třebová
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Česká Třebová | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Česká Třebová | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Fervojstacio | Česká Třebová | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Konataj lokoj | Rotondo de sankta Katarino, Pilgrimloko Hory | ||
Rivero | Třebovka | ||
Situo | Česká Třebová | ||
- alteco | 375 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 54′ 09″ N 16° 26′ 56″ O / 49.90250 °N, 16.44889 °O (mapo) | ||
Areo | 41,00 km² (4 100 ha) | ||
Loĝantaro | 15 119 (2024) | ||
Denseco | 368,76 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1278 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 560 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 580031 | ||
Katastraj teritorioj | 6 | ||
Partoj de urbo | 6 | ||
Bazaj setlejunuoj | 23 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ceska-trebova.cz | |||
![]() |
Česká Třebová (legu: ĉeska trĵebova; germane Böhmisch Trübau) estas ĉeĥa urbo en orienta Bohemio kun 15 119 loĝantoj (2024). La nomo signifas Bohemia Trebovo diference de la Moravia Trebovo (Moravská Třebová). La urbo estas grava fervoja nodo kun fervojista lernejo kaj fervojistaj kolektoj en la urba muzeo. En la sama muzeo troviĝas ankaŭ Esperanto-kolekto, nome biblioteko kaj esperantaĵoj de diversaj kluboj. La urbo fieras ankaŭ pri sia tekstilia industrio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rybník, Rudoltice, Dolní Dobrouč, Dlouhá Třebová, Semanín, Přívrat, Ostrov, Ústí nad Orlicí, Litomyšl, Strakov kaj Němčice.
Noto: Iama paĝo de Esperanto-kolekto[rompita ligilo] plu ne funkcias, eblas ĝin trovi en interreta arkivo. Nuntempe ekzistas nur ĉeĥa paĝo Arkivigite je 2014-01-02 per la retarkivo Wayback Machine.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 141 |
1880 | 7 607 |
1890 | 17 036 |
1900 | 9 725 |
1910 | 8 707 |
1921 | 8 380 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 9 629 |
1950 | 12 178 |
1961 | 13 050 |
1970 | 14 126 |
1980 | 17 136 |
1991 | 17 607 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2011 | 15 653 |
2014 | 15 783 |
2016 | 15 710 |
2017 | 15 608 |
2018 | 15 512 |
2019 | 15 508 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 15 384 |
2021 | 14 866 |
2022 | 15 062 |
2023 | 15 203 |
2024 | 15 119 |
Česká Třebová estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:
Esperanta agado en Česká Třebová komenciĝis jam en la jaro 1921 per fondo de fervojista sekcio. Tiu ĉi sekcio funkciis sub gvidado de gimnazia profesoro Vaněk. Bedaŭrinde el agado de la klubo restis nur koncizaj informoj en tiama regiona gazeto. E-klubo pereis en la jaro 1940 per malpermeso de Esperanto en Protektorato.[1] Maljam en la jaro 1960 maljunaj lokaj veteranaj esperantistoj kun novaj geinteresuloj pri Esperanto renovigis E-movadon eĉ en vicoj de nefervojistoj. En tiu ĉi jaro estis fondita esperanta rondeto AMIKECO pere de esperantistoj Jindřich Štancl, František Jindra, Jiří Pištora kaj kelkaj homoj, kiuj volis lerni esperanton. Membroj de klubo kunlaboris kaj kunlaboras kun esperantaj rondetoj en Svitavy, Polička, Lanškroun kaj Žamberk.[2] Regule antaŭ fino de jaro okazas en Česká Třebová esperantaj silvestroj.
Eblas viziti kafejon "Esperanto", sed nuntempe oni ne parolas Esperanton en ĝi.
|