Bernard Accoyer, naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1945 en Lyon, estas franca politikisto, prezidanto de la Nacia Asembleo de 2007 ĝis 2012 dum la 13-a parlamenta periodo.
Urbestro de Annecy-le-Vieŭ ekde 1989, li estis elektita deputito de la 1-a deputita distrikto de Haute-Savoie, post la venko de la Unuiĝo Por Francio, centre dekstra koalicio, en la deputitaj balotoj de 1993.
Dum la 11-a parlamenta periodo, sekve de la deputitaj balotoj de 1997 gajnitaj de la « Plurana Maldekstro », kunsidis en opozicio al la socialistaregistaro de Lionel Jospin. Elektita kiel prezidanto de la frakcio UMP, plimulta en la Nacia Asembleo, en 2004, devis zorgi pri la streĉoj inter la favorantoj al « Jacques Chirac » kaj tiuj al « Nicolas Sarkozy » ĝis la fino de la 12-a parlamenta periodo.
En 2007, post la venko de la dekstro en la deputitaj balotoj kiu sekvis la elekton de Nicolas Sarkozy kiel prezidanton de la Respubliko, forta je siaj spertoj de prezideco de plimulta frakcio en la antaŭa periodo, Bernard Accoyer estis elektita en la prezidanto de la Nacia Asembleo, kiun li perdis post la venko de la maldekstro en la deputitaj balotoj de 2012.
Bernard Accoyer, filo de milita apotekisto, estis pasia, ekde junaĝo, pri dizajno kaj inventistoj (kiaj Leonardo da Vinci aŭ Gian-Battista Pinin Farina).
Post jardeko da studoj, Bernard Accoyer fariĝis doktoro en la medicina fakultato de Lyon, faka pri, krom otorinolaringologio, kancerologio kaj kola-vizaĝa kirurgio.
De 1976 ĝis 1978, li estis la aŭtoro de kvardeko da tre fakaj kuractipaj eldonoj.
De 1987 ĝis 1989, li estis membro de la Ekonomia kaj Sociala Konsilio.
Li edziĝis al Charlotte Marie Jacquier la 23-an de januaro 1971, kun kiu li havas tri infanojn.
Li estas ordenita per la Nacia ordeno de Merito[1],[2].
Vokita de Pierre Mazeaud, li ekaktivis politike en 1989. Tiam li estis urbestro de Annecy-le-Vieŭ en Haute-Savoie, venkante la deputiton UDF kaj eliranta urbestro Jean Brocard, kun la standardo RPR. En marto 1992 li estis elektita departementa konsiliano de Haute-Savoie por la kantono Annecy-le-Vieŭ, venkante la saman Jean Brocard, kaj estis nomumita prezidanto de la komisiono Solidareco, Dungado, Socia Integriĝo kaj Loĝado de la Departementa Konsilio. En marto 1993, li estis elektita deputito RPR de la 1-a distrikto de Haute-Savoie, tio estas la nordo de Annecy kaj la najbaraj komunumoj el kiuj Annecy-le-Vieŭ[3],[1].
Bernard Accoyer estas la urbestro de Annecy-le-Vieŭ, komunumo de la komunumaro Annecy, ekde la 20-a de marto 1989, kvarfoje sinsekve elektita.
En 2014, li estis reelektita urbestro de Annecy-le-Vieŭ ekde la 1-a balotvico per 60,98 % de la voĉoj.
En la Nacia Asembleo, li vigle kontraŭis la starigon de la 35 horoj, en la socialista parlamenta periodo de 1997 ĝis 2002[4].
De 2004 ĝis 2007, li estis prezidanto de la frakcio UMP de la Asembleo, post esti la 1-a vicprezidanto de 2002 ĝis 2004, sekve de Jacques Barrot tiam nomumita al la Eŭropa Komisiono. La parlamenta frakcio prezidata en tiu 12-a parlamenta periodo de la Nacia Asembleo arigis 377 deputitojn[1].
Ekde la 4-a de junio 2007, kaj tiam antaŭ la deputitaj balotoj, Bernard Accoyer publike anoncis sian kandidatiĝon por la prezideco de la Nacia Asembleo por la 13-a parlamenta periodo, en intervjuo al la gazeto Le Figaro[5].
Post elekto de sia frakcio, li estis elektita sen surprizo la 26-an de junio 2007 de la prezidenta plimulta en la Nacia Asembleo per 314 voĉoj el 563, kontraŭ 216 por la socialista kandidatino Marylise Lebranchu.
En 2010, kiel prezidanto de la Nacia Asembleo, li nomumis du membrojn al la Konstitucia Konsilio : Jacques Barrot (en februaro) kaj Claire Bazy-Malaurie (en aŭgusto, sekve de la morto de Jean-Louis Pezant).
|