Capas | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Filipinoj ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2315 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 156 056 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 415 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 15° 20′ N, 120° 35′ O (mapo)15.337222222222120.59Koordinatoj: 15° 20′ N, 120° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 55 m [+] | ||
Areo | 376,39 km² (37 639 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Capas - tagaloge Bayan ng Capas - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Tarlako.
Capas kuŝas sur ebenaĵo (oriente) kaj montetoj (okcidente), rivero preterfluas (sude) [1]. Concepcion (Tarlako) troviĝas nur 7, Mabalacat 13, la provinca ĉefurbo Tarlakurbo 17, Angeles 20, Kezonurbo 89, Manilo 94 kilometrojn (aere) [2].
Capas estis fondita en 1710 fare de aŭgustenanoj. Dum la usona kolonia periodo la usonanoj konstruis militan bazon, kiun la japanoj uzis ĝin, kiel fifaman koncentrejon (1942-1945). Capas atingis la internacian klasifikon grandurbo laŭ nombro de loĝantaro en la 2000-aj jaroj.
Capas estas nomata kiel turisma ĉefurbo de Tarlako, ankaŭ la enirejo de vulkano Pinatubo. La urbego havas kelkajn industriajn fabrikojn.
En Capas la kristanismo dominas, sed estas kelkaj sektoj (Atestantoj de Jehovo, Baptistoj, ktp).
Ĉe Capas ĉefvojo kuras el nordo al Manilo kaj estas ankaŭ traira vojo el oriento al okcidento.
La klimato de Capas estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 1212 mmm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono. La temperaturo varias inter 22-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.