- Tiu ĉi artikolo temas pri ĉeĥa municipo en Teŝinio. Pri urbo en Germanio temas artikolo Cottbus.
Chotěbuz estas municipo en Ĉeĥio situanta en la historia teritorio de Teŝinio, proksime de la devena Teŝino sur maldekstra bordo de rivero Olše en Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 1 395 loĝantoj (2024). Ĝi apartenas al la plej malnovaj sidejoj de Teŝina Silezio.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Karviná, Český Těšín, Albrechtice kaj Teŝino.
Ni trovos la unuajn menciojn pri la vilaĝo en registroj el la jaro 1229, kie ĝi estas indikata kiel posedaĵo de benediktina monaĥejo en Orlová. La orlova monaĥejo havis ĉi tie fortikigitan gotikan korton, el kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis cilindroforma turo. Sed la orlova monaĥejo ne konservis la fortikigitan korton nek la vilaĝon. Dum disfalo de la monaĥejo en la 15-a jarcento Chotěbuz fariĝis memstara bieno. Ekde la jaro 1447 ĝi apartenis al fryštáta sinjorujo.
Signifan ĉapitron en la vivo de Chotěbuz komencis la jaro 1871. En tiu ĉi jaro estis en Chotěbuz fondita la unua germana ekonomia lernejo.
Vilaĝo Chotěbuz estis memstara ĝis la jaro 1974. Ĝis la jaro 1939 ĝi estis direktita de vilaĝestro kaj reprezentantaro, en la militaj jaroj 1939 - 1945 estis farata devigita administrado de Český Těšín. Post la milito havis ĉi tie sidejon loka nacia komitato ĝis la jaro 1974. Poste la vilaĝo estis per devigita integracio aligita al Český Těšín. La memstarecon la vilaĝo denove akiris al la 1-a de januaro 1998.
En Chotěbuz estas la plej granda limpasejo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Troviĝas ĉi tie arkeoparko.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 878 |
---|
1880 | 975 |
---|
1890 | 1 014 |
---|
1900 | 1 016 |
---|
1910 | 1 173 |
---|
1921 | 1 364 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 1 539 |
---|
1950 | 1 377 |
---|
1961 | 1 240 |
---|
1970 | 1 113 |
---|
1980 | 1 234 |
---|
1991 | 990 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 033 |
---|
2014 | 1 210 |
---|
2016 | 1 302 |
---|
2017 | 1 303 |
---|
2018 | 1 340 |
---|
2019 | 1 363 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 390 |
---|
2021 | 1 329 |
---|
2022 | 1 358 |
---|
2023 | 1 377 |
---|
2024 | 1 395 |
---|
Partoj de municipo Chotěbuz (1) |
---|
|
|