David Raum - naskiĝis la 22-an de aprilo 1998 (nun 1998-04-22) en Nurenbergo, do nun 26-jara - estas germana profesia futbalisto. Ekde la jaro 2021 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2016 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-19-, sub-20- kaj sub-21-jaruloj. Li interalie partoprenas kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio, kaj en ties matĉoj rekoneblas per la ĉemiza numero "3". Krome li ekde la jaro 2022 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo RB Leipzig.