Dinalupihan | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2110 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 118 209 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 278 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 53′ N, 120° 28′ O (mapo)14.883333333333120.46666666667Koordinatoj: 14° 53′ N, 120° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 92,52 km² (9 252 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dinalupihan, Bataan [+] | |||
Dinalupihan - tagaloge Bayan ng Dinalupihan - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bataano. Dinalupihan konsistas el 46 distriktoj.
Dinalupihan kuŝas en la sudokcidenta parto de la insulo sur ebenaĵo [1]. Lubao troviĝas, 17, Olongapo 19, provinca sidejo Balanga (Filipinoj) 21, regiona ĉefurbo San Fernando (Pampango) 30, Mariveles 48, ĉefurbo Manilo 63, Kezonurbo 69, Laoag 374, Cebuurbo 630, Dabao 1033, General Santos 1101 kilometrojn (aere) [2].
Dinalupihan estis fondita en 1865 dum dominado de hispanoj. Usono havis la areon inter 1898-1946, sed inter 1942-1945 la japanoj regis. En la fruaj 2010-aj jaroj Dinalupihan atingis la internacian klasifikadon urbego (pli, ol cent mil).
Dinalupihan estas agrikultura urbo, la areoj estas taŭgaj por kultivi kreskaĵojn.
En Dinalupihan vivas katolikoj plejparte, krome ekzistas pluraj sektoj. Kampuso, akademio kaj kolegio funkcias en la urbego.
Dinalupihan estas la sola senhavena urbo en la provinco, sed ĝi havas bonajn ĉefvojajn kontaktojn.
La klimato de Dinalupihan estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas 1280 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.