Ne miskomprenu kun grandvilaĝo Nagydorog!
Dorog | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo (1984–) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2510 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 11 423 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 989 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 43′ N, 18° 44′ O (mapo)47.71944444444418.729166666667Koordinatoj: 47° 43′ N, 18° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 142 m [+] | ||
Areo | 11,55 km² (1 155 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dorog [+] | |||
Dorog estas urbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, iam en subregiono de Dorog, nun en Distrikto Esztergom.
Dorog situas sur ebenaĵo laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Esztergom.
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko kaj de romianoj. La unua skriba mencio devenis el 1181. En la vilaĝo loĝis kuiristoj de la hungaraj reĝinoj. En 1542 la turkoj detruis kaj senhomigis la setlejon. En la 18-a j.c. ŝvaboj kaj hungaroj refondis ĝin. En 1775 baroka katolika preĝejo omaĝe al Sankta Jozefo konstruiĝis. En 1843 komenciĝis minado de terkarbo, la ministoj konstruis preĝejon omaĝe al Sankta Barbara, kiu estas patrono de ministoj. En 1927 vilaĝodomo, en 1928 kalvario, en 1936 kalvinana preĝejo konstruiĝis. En 1945 la germanoj estis trude forpelitaj al Germanio. Dum la socialismo la urbo impetis. La vilaĝa futbala klubo apartenis al la plej elstaraj hungaraj kluboj. Multe da domoj konstruiĝis, precipe por la ministoj. En 1950 la vilaĝo iĝis distriktejo kaj urbiĝis en 1984. En 2004 finiĝis la minado.
La urbo jam kontaktiĝis kun Esztergom. La komunumo havas 2 mezlernejojn kaj 4 bazlernejojn. En la urbo funkcias germana, slovaka, cigana kaj armena aŭtonomioj.