Dumbrăveni (Sibiu) [dumbrəvenj] (hungareErzsébetváros [erĵe:betva:roŝ], malnova nomo Ebesfalva, germaneElisabethstadt) estas urbo en Rumanio en la valo de Târnava Mare okcidente de Sighişoara. Administre apartenas al ĝi Ernea, Şaroş pe Târnave.
Apafi la 1-a, landestro de Transilvanio, en 1671 koloniigis tien armenojn kaj, krom Gherla, ĝi fariĝis la plej grava centro de armenoj en Transilvanio. Ĝia unua mencio skribe estas en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo kun saksa loĝantaro. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, (Kis-Küküllő vármegye).