Edmond Hervé, naskiĝinta la 3-an de decembro 1942 en La Bouillie en departemento Côtes-du-Nord), estas franca politikisto ano de la Socialista Partio, urbestro de Rennes de 1977 ĝis 2008 kaj de tiam senatano de departemento Ille-et-Vilaine. Li okupis plurajn postenojn, el kiuj tiu de ministro pri sano en la dua sepjara prezidenteco de François Mitterrand.
Filo de partfarmistoj, li estas licenciulo en publika juro de la universitato de Parizo. Li posedas ankaŭ diplomon pri superaj studoj en publika juro kaj alian en politika scienco. Li fariĝis docento pri administracia juro kaj pri konstitucia juro en 1969. Li estas patro de tri infanoj : filino kaj du ĝemelaj filoj.
Li progresis en politiko per la vojo de batalanto. Li fariĝis urbestro de Rennes en 1977. Du jarojn poste, li forlasis sian profesion de instruisto por dediĉi sian tempon al sia mandato.
Prezidanto de la "Distrikto de Rennes", fariĝinta poste Communauté d'agglomération "Rennes Métropole", li komencis intensan urban politikon : socia mikseco, subteno al kulturo, ekologio, piedira reto, kreskigo de la publikaj transportoj (VAL, aŭtomatigita Metroo de Rennes) kaj esplorado ligita al novaj teknologioj (teknopoluso Rennes Atalante).
Rennes estas regule klasita de magazinoj (L'Express, Le Point, Le Nouvel Observateur) kiel unu el la plej agrablaj urboj en Francio.
Li oficiale anoncis la 20-an de januaro 2007 ke li ne kandidatos por sesa mandato en la urba baloto en 2008[1].
La eliranta urbestro de Saint-Jacques-de-la-Lande, Daniel Delaveau, estis elektita la 7-an de marto 2007 per la Socialista Partio (PS) por konduki la socialistan liston okaze de tiu elekto[2]. Daniel Delaveau estis elektita kiel urbestro de Rennes la 22-an de marto 2008, sekve de la urba baloto en 2008.
Edmond Hervé estis kondamnita en la afero de la infektita sango de la supra kortumo pri ministroj pro manko al devigo pri sekureco kaj singardo, sed li estis liberigita je puno, ĉar, laŭ la kortumo, li « ne profitis absolutan probablecon pri senkulpo » kaj li estis « submetita antaŭ juĝo, al ekscesaj taksadoj »[3].
Tiu filmo farita de Thibaut Boulais estis filmita en la dua jaro de lia urbestra mandato. (Kunprodukto de "Mille et Une Film", "France 3 Ouest" kaj TVR)
|
|