Finnlanda Centro | ||
---|---|---|
Suomen Keskusta r.p. | ||
Nordic agrarian parties (en) | ||
Komenco | 1906 vd | |
Antaŭe | Q2984393 vd | |
Poste | Civitanpartio vd | |
Lando(j) | Finnlando vd | |
Sidejo | Helsinko | |
Ideologio |
agrarismo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registered party | |
Finnlanda Centro (finne Suomen Keskusta kaj parollingve Kepu, svede Centern i Finland) estas centrisma politika partio en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1906 sub nomo Agrara ligo. En 1965 la partio akceptis novan nomon Centra partio kaj en 1988 Finnlanda Centro. Finnlanda Centro estas escepta partio en Eŭropo: en aliaj eŭropaj landoj ne ekzistas samtipaj fortaj agraraj partioj. Unu klarigo por tiu escepta situacio en Finnlando estas, ke al la konservativa lestadianismo apartenas multe politika forto kaj plejparto el la finnlandaj konservativaj lestadianoj, kiu estas en voĉdona aĝo, donas normale la voĉon al Finnlanda Centro.
La prezidanto de la partio estas Annika Saarikko.
En parlamentaj elektoj de 2003 Finnlanda Centro fariĝis la plej granda partio. Centra partio ricevas plejparton el ĝia subteno el kamparano kaj el malgrandaj urboj. En Norda Finnlando ĝi ricevas ĉirkaŭ 40-50% el voĉoj en plej multaj provincoj, sed en Helsinki kaj aliaj grandaj urboj ĝia subteno neniam superis 10%.
Seĝoj (el entute 200) gajnitaj de Agrara ligo / Centra partio en parlamentaj elektoj
1945 | 1948 | 1951 | 1954 | 1958 | 1962 | 1966 | 1970 | 1972 | 1975 | 1979 | 1983 | 1987 | 1991 | 1995 | 1999 | 2003 |
49 | 56 | 51 | 53 | 48 | 53 | 49 | 36 | 35 | 39 | 36 | 38 | 40 | 55 | 44 | 48 | 55 |