Franciska de Braganzo (1824-1898) estis Princino de Brazilo, Princino de Joinville kaj Infantino de Portugalio, ŝi estis la kvara filino de la Imperiestro Dom Petro la 1-a (1798-1834) kun ties edzino Maria Leopoldina (1797-1826) - filino de Francisko la 1-a (1768-1835) - kaj fratino de la lasta imperiestro de Brazilo Dom Petro la 2-a (1825-1841). Ŝia kompleta nomo estis Franciska Karolina Joana Karlota Leopoldina Romana Ŝavier de Paula Micaela Gabriela Rafaela Gonzaga.
Ŝi estis fratino de Dom Petro la 2-a (1825-1841), Paula Mariana de Bragança (1823-1833) kaj Januária Maria de Bragança (1822-1901). Ŝia nomo estis elektita de sia patro kiel omaĝo al la Rivero Sankta Francisko[1], kies naskiĝo kuŝas en la subŝtato Minas-Ĝerajso. Ŝi perdis sian patrinon, Dona Leopoldina (1797-1826), kiam ŝi estis trijara. Kiam ŝi estis 7-jara, ŝi vidis sian patron Dom Petro la 1-a (1798-1834), sian duonpatrinon Amelia de Leuchtenberg (1812-1873) kaj sian plej maljunan fratinon Dona Maria la 2-a (1819-1853), foriri al Lisbono. La princino kreskis sub strikta edukiteco.
En 1837, Francisko Fernando de Orleano, la Princo de Joinville (1818-1900), elŝipiĝis en Brazilo, survoje al la Insulo Sankta Heleno, kie li devis preni la mortintajn restaĵojn de Napoleono Bonaparte (1769-1821), kaj porti ilin al Francio. Dum sia vojaĝo, li estis akceptita de Petro la 2-a, kiam li konatiĝis kun la fratino de la imperiestro, la juna princino Dona Franciska.
La admiralo Francisko Fernando estis la tria filo de la reĝo Ludoviko-Filipo el Francio (1773-1850) kaj ties edzino Maria Amélia (1782-1866). En 1843, li reiris al Brazilo, kie li edziĝis al la princino en la 1-a de majo de tiu sama jaro. La geedza paro foriris al Francio en la fregato "La Belle Poule". Ŝi estis 19-jara kaj la fianĉo 25. Kiam ŝi alvenis al Francio la pentristo Ary Scheffer (1795-1858) faris ŝian portreton, en 1844, kiu estas hodiaŭ en la Muzeo de la Romantika Vivo[2], en Parizo. La doto de Dona Franciska egalvaloris al unu miliono da francaj frankoj kaj inkludis bienojn en Sankta Katarino entenante 25 kvadratajn leŭgojn en nordorienta provinco, laŭlonge de la rivero Kaŝoejra, kie hodiaŭ kuŝas la brazila urbo Joinville. Malgraŭ tio, la franca krono ankaŭ deziris la landojn proksimajn al la Franca Gujano.
En la franca kortego, la edukita kaj bela Dona Franciska baldaŭ fariĝis unu el la plej popularaj princinoj, kie ŝi estis kromnomita "La Belle Françoise"[3]. Ŝi estis amikino de brazila nobelino edziniĝinta al franca altrangulo, Luísa Margarida de Barros Portugal, pli konata kiel Grafino de Barral (1816-1891).
En 1848, la monarkio estingiĝis en Francio kaj la familio Orleano foriris al ekzilo. Dotita de batalema spirito, Dona Franciska arde negocis kun la respublikanoj la fuĝon de sia familio. En la ekzilo ŝi tenis intensan interŝanĝon da korespondaĵoj kun sia frato en Brazilo.
Pro financaj malfaciloj, la geprincoj el Joinville negocis la bienojn en Sankta Katarino kun la Germana Koloniiga Kompanio, kiu apartenis al la senatano Christian Mathias Schröder (1778-1860), riĉa komercisto kaj proprietulo de kelkaj ŝipoj. Tiele naskiĝis la Kolonio Dona Franciska, kiu pli malfrue fariĝis la ĉefurbo Joinville, plej granda urbo en la subŝtato Sankta Katarino.
Ame traktita kiel "Mana Ŝika"[4] far sia frato Petro la 2-a, Dona Franciska defendis energiajn rimedojn kontraŭ la ekkresko de la brazila respublikanismo. En 1864, ŝi sendis la princojn Grafo d'Eu (1842-1922) kaj la Duko de Saksio-Koburgo-Gotao, Ludoviko Aŭgusto (1845-1907) al Brazilo, kie ili edziĝis al ŝiaj nevinoj, nome, la Princino Izabela (1846-1921) kaj Leopoldina de Braganzo kaj Burbono (1847-1871) respektive. Ŝi havis du gefilojn: Franciska de Orléans (1844-1925) kiu edziniĝis al Roberto, Princo de Chartres (1840-1910) kaj Petro de Orleano (1845-1919), Duko de Penthièvre.