Ghimeș-Făget · Gyimesbükk | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bacău | |
Alinome | Gyimesbükk (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 34′ N, 26° 5′ O (mapo)46.56805555555626.09Koordinatoj: 46° 34′ N, 26° 5′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 607205 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5 340 (en 2002) | |
– vilaĝo | 1 604 (en 2002) | |
Ghimeș-Făget - jen rumane, prononco [gimeŝ fəĝet], hungare Gyimesbükk, [djimeŝbyk] - estas komunumo en Rumanio. Ĝi apartenas al la administra distrikto Bacău kaj estas la sola distrikta komunumo ne historie apartena al la regiono Moldavio, sed al la pli okcidenta regiono Transilvanio. Geografie la komunumo situas en Terkolo de Djimeŝo en la valo de Tatroŝo nordoriente de Miercurea Ciuc. La partoj de la komunumoj estas la vilaĝoj Buhapataka aŭ Agyagospataka, Bartosokpataka, Bálványospataka/Bolovăniș, Rakottyástelep/Răchitiș, Tarhavaspataka/Tărhăuși, Gyimes/Ghimeș, Áldomáspataka kaj Petkipataka.
En 1910 ĝi havis 6 298 (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 5 326 loĝantojn (55 % da hungaroj, 45 % da rumanoj), ankaŭ en la censo de 2011 estis ankoraŭ 50,5 % da hungaroj, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 928 loĝantoj sur areo de 184,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km².
Ĝia unua menciaĵo skriba estas el 1854. Proksime de ĝi troviĝas la fortikaĵo de Djimeŝo, kiun en la 18-a jarcento oni ankoraŭ uzis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Csík. Tiu loko estis la plej orienta fervoja relo de Hungara reĝlando. La fervoja dometo nun estas muzeeto.