Gyula Germanus | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-an de novembro 1884 en Budapeŝto | ||||
Morto | 7-an de novembro 1979 (95-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 17/2-1-38/39 ![]() | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | araba • germana • Osmanida turka • turka • persa • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | senpartia ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Rózsa Hajnóczy (en) ![]() Germanusné Kajári Kató (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto islamologo orientalisto politikisto kulturhistoriisto ![]() | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gyula Germanus [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Germanus Gyula, arabe al-Hadzs Abdul Karím estis hungara orientalisto, politikisto, verkisto, historiisto, lingvisto. Li uzis ankaŭ la nomon Julius Abdulkerim Germanus.
Gyula Germanus [1] naskiĝis la 6-an de novembro 1884 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de novembro 1979 en Budapeŝto.
Gyula Germanus frekventis universitatojn en Budapeŝto (kie li lernis de Ignác Goldziher, Bálint Kuzsinszky, Ignác Kúnos), Konstantinopolo, Vieno, Lejpcigo. Inter 1907-1911 li laboris en Brita Muzeo, poste li instruis en sia naskiĝurbo. Dum la 1-a mondmilito li iomete batalis en Turka Imperio kontraŭ la britoj. Ekde 1921 jam en la universitato li instruis, en 1948 li iĝis katedrestro. En 1934 li pilgrimis al Mekao (baldaŭe plurfoje), sed li ofte vojaĝis, ekzemple al Hindio. Inter 1958-1966 li estis deputito parlamenta. Li okupiĝis konstante pri la arabaj lingvo, kulturo, literaturo. Li havis edzinon, kiu neniam naskis.