Gălăuțaș | ||
---|---|---|
Vilaĝo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Galócás (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 55′ N, 25° 24′ O (mapo)46.91083333333325.406666666667Koordinatoj: 46° 55′ N, 25° 24′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 682 m | |
Poŝtkodo | 537120 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.719 (en 2009) | |
– vilaĝo | 1.939 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 84479 | |
Gălăuțaș [gələucaŝ] (hungare: Galócás [galocaŝ]) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Gheorgheni. Al ĝi apartenas, krom la sidejo, la vilaĝoj Dealu Armanului, Gălăuțaș-Pârău, Nuțeni, Plopiș, Preluca, Toleșeni kaj Zăpodea.
En 1930 ĝi havis 1 591 loĝantojn el kiuj 829 rumanoj, 490 hungaroj, 117 judoj, 31 ciganoj; en 1992 2 766, el kiuj 2 031 rumanoj, 731 hungaroj.
En la censo de 2002 la 2 719 loĝantoj de la komunumo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 2.010 | 75,7 % |
hungaroj | 575 | 21,6 % |
romaoj | 66 | 2,5 % |
germanoj | 5 | 0,2 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 2.054 | 77,3 % |
hungara | 593 | 22,3 % |
cigana | 8 | 0,3 % |
germana | 1 | < 0,1 % |
Preskaŭ ĉiuj ne-rumanoj vivis en la sidejo Gălăuțaș aŭ en Toleșeni.
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Gălăuțaș apartenis al Hungario, al Csík. Ĝi memstariĝis en 1925 de Subcetate. La vilaĝo estas lignoindustria centro.
|