Imuso | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4103 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 496 794 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 9 347 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 26′ N, 120° 56′ O (mapo)14.429722222222120.93666666667Koordinatoj: 14° 26′ N, 120° 56′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 34 m [+] | ||
Areo | 53,15 km² (5 315 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Imus [+] | |||
Imuso - tagaloge Bayan ng Imus - estas unuaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. Imuso estas la laŭjure provinca ĉefurbo kaj estas ankaŭ diocezo.
Imuso kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. Bakoro troviĝas nur 4, Las Piñas 7, Muntinlupo 10, ĉefurbo Manilo 18, Kezonurbo 32 kilometrojn (aere) [2].
En tiu loko la jezuitoj fondis paroĥon. Imuso iĝis sendependa municipo en 1795. La komunumo estis loko de du gravaj venkoj dum la Filipina Revolucio kontraŭ Hispanio (1896, 1898). La municipo ricevis distriktorajton en 2009, urborajton post 3 jaroj.
Imuso estas financa kaj komerca centro kaj havas apartan industrian zonon.
En Imuso vivas romkatolikoj plejparte.
En Imuso universitato funkcias.
Imuso havas trairan aŭtovojon inter Pasay-Dasmariñas kaj kelkajn flankovojojn al la najbareco.
La klimato de Imuso estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.