Jan Wolkers | |||||
---|---|---|---|---|---|
Jan Wolkers en 1995
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1925 en Oegstgeest | ||||
Morto | 19-an de oktobro 2007 (81-jaraĝa) en Texel | ||||
Etno | nederlandanoj vd | ||||
Lingvoj | nederlanda vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Annemarie Nauta (en) (1958–) Maria de Roo (en) (1947–) Karina Gnirrep (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida prezentisto pentristo scenaristo prezentisto skulptisto verkisto kolumnisto dramaturgo medalisto vd | ||||
Aktiva dum | 1961– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Vredesmonument ❦ Watersnoodmonument Kruiningen ❦ Without title vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Hendrik Wolkers (26-a de oktobro 1925 – 19-a de oktobro 2007) [1] estis nederlanda verkisto, skulptisto kaj pentristo. Li naskiĝis en Oegstgeest. En la literaturo de post la dua mondmilito oni konsideras lin kiel unu el la "Granda Kvaropo" kune kun Willem Frederik Hermans, Harry Mulisch kaj Gerard Reve (la lastaj verkistoj estas ankaŭ konataj kiel la "Granda Triopo"). Li disfamiĝis dum la 1960-aj jaroj ĉefe pro la trafe rektaj priskriboj de seksumado. Kvankam pliposte oni rekonis lin pli pro la alloga kaj originala stilo ol pro liaj problemoj kun la konservativa socio dum pli frua periodo. De lia novelo Turks Fruit (Lukumo) 1969 oni faris ankaŭ sukcesan filmon, kaj tradukis ĝin al dek diversaj lingvoj. En 1982, li rifuzis akcepti la Constantijn Huygenspremion, kaj la P. C. Hooftpremion en 1989.
Iam li apogis la agadon de la Partio por la Bestoj.
Wolkers loĝis ekde 1980 ĝis sia morto, sur la insulo Texel. Nombro da liaj skulptaĵoj en Nederlando fariĝis celo por vandalismo, probable pro lia uzo de vitro kiel konstrua materialo. Kelkaj ekzemploj estas la Auschwitz-monumento en Amsterdamo kaj la monumento sur la Digo ĉe Ceres sur Texel. Kiel reago al la detruo de la monumento en 2003, Wolkers anoncis ke li uzos malpli da vitro kaj pli da ŝtalo por tiaj monumentoj en la estonteco. La Jac. P. Thijsse monumento en la akvo de Elemert sur Texel ja enhavas pli da ŝtalo, sed vitro ankoraŭ estas substanca parto de lia artaĵo.
Wolkers mortis la 19-an de oktobro 2007, en aĝo de 81, en sia hejmo sur Texel. Li estis kremaciita en Amsterdamo je "De Nieuwe Ooster" tombejo.