Japana Profesia Futbala Ligo | |||||
---|---|---|---|---|---|
nacia futbala ligo | |||||
Komenco | 1992 vd | ||||
Lando(j) | Japanio vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Japana Profesia Futbala Ligo (japane
Antaŭ malfermo de J. Ligo, tre malriĉa estis la situacio de piedpilkado en Japanio. Eĉ la plej populara matĉo de Japana Ligo, neprofesia ligo jam fondita el 1965, aŭ la internacia matĉo de nacia teamo povis kolekti nur kelkmil da spektantoj. Tiam la plej populara sporto en Japanio estis profesia bazpilko.
Sed en 1980a-jardeko, kiam Japana Futbala Asocio estis proponita de FIFA okazigi Futbalan mondopokalon unue en Azio, projekto de malfermo de profesia ligo estis rapide antaŭigita.
En 1992, oni okazis la unuan oficialan turnian konkurson de profesia piedpilko de Japanio, la pokalo Jamazaki-Nabisko'.
15-an de Majo, 1993, kun entuziasmo J. Ligo malfermis kun 10 kluboj. Ĉirkaŭ ĉiaj konkursoj kolektiĝis plenaj spektantaroj kaj televidaj relajsoj rekordis tre altajn vidantpropociojn.
En 1994, meznombro de spektantoj po unu konkurso estis 19.598, la plej alta rekordo ĝis nun.
Baldaŭ entuziasmo por J. Ligo subeniĝis. Konkursa meznombro de spektantoj en 1997 estis 10.131, duoniĝinte dum nur tri jaroj.
En 1998 Jokohama Marinos kaj Jokohama Flügels kuniĝis (fakta disapero de Flügels). Multaj kluboj ekonomie enkriziĝis pro altiĝo de salajroj de ludantoj.
Eĉ en tiaj krizoj, kreskado malrapide antaŭiris. Ekzemple, en 1999 la dua divido de J. Ligo (J2) malfermiĝis. Ĝi kaŭzis naskon de multaj kluboj en diversaj regionoj.
Pro okazigo de 2002 mondpokalo, populareco de piedpilko en Japanio resuriĝis. Anstataŭ disvastigo de amaskomuniko en komencjaroj regionismo subtenis popularecon. Kelkaj regionaj kluboj, ekzemple Albirex Niigata aŭ Vegalta Sendai, kolektis pli multe da subtenantoj ol ĉefurbazonaj kluboj.
Nun (2007) 31 kluboj partoprenas en J1 kaj J2. J. Ligo volas multiĝi je pliaj 5 kluboj, 18 en ĉiu divido, ĝis 2010.
Nomo de Klubo | Jaro de Partopreno | Hejmurbo(j) | Hejmstudiono(j) | Kapacito |
---|---|---|---|---|
Uraŭa Red Diamonds | 1993 | Saitama | stadiono Saitama stadiono Uraŭa Komaba |
63,700 21,500 |
Kaŭasaki Frontale | 1999 (J2) | Kaŭasaki | atletika stadiono Todoroki | 25,000 |
Gamba Osaka | 1993 | Suita | stadiono Osaka de la ekspozicio 1970 | 23,000 |
Ŝimizu S-Pulse | 1993 | Ŝizuoka | stadiono Nihondaira | 20,339 |
Jubilo Iŭata | 1994 | Iŭata | stadiono Yamaha | 16,893 |
Kaŝima Antlers | 1993 | Sudokcidentaj urboj de Ibaraki | stadiono Kaŝima | 39,026 |
Nagoja Grampus Eight | 1993 | Nagoja | atletika stadiono Mizuho stadiono Tojota |
27,000 45,000 |
Oita Trinita | 1999 (J2) | Ĉiaj urboj de Oita | stadiono Oita | 40,000 |
Jokohama F Marinos | 1993 | Jokohama & Jokosuka | stadiono Nissan | 72,370 |
Sanfrecce Hiroŝima | 1993 | Hiroŝimo | Hiroŝima Big Arch ("granda arko") | 50,000 |
JEF Ĉiba | 1993 | Ĉiba & Iĉihara | areno Hukuda Denŝi | 18,500 |
Omija Ardiĝa | 1999 (J2) | Saitama | parka futbala stadiono Omija | 12,500 |
F.C. Tokio | 1999 (J2) | Ĉiaj urboj en Tokio | stadiono Aĵinomoto | 50,000 |
Albirex Niigata | 1999 (J2) | Niigata & Seiro | stadiono Tohoku denrjoku ("granda cigno") | 42,300 |
Ventforet Kofu | 1999 (J2) | Ĉiaj urboj en Jamanaŝi | sporta stadiono Kose | 17,000 |
Jokohama FC | 2001 (J2) | Jokohama | stadiono Micuzaŭa | 15,064 |
Kaŝiŭa Reysol | 1995 | Kaŝiva | futbala stadiono Hitaĉi Kaŝiva | 15,900 |
Vissel Kobe | 1997 | Kobeo | stadiono Kobe Wing Universiada memorstadiono Kobe |
34,000 45,000 |
Nomo de Klubo | Jaro de Partopreno | Hejmurbo(j) | Hejmstudiono(j) | Kapacito |
---|---|---|---|---|
Avispa Fukuoka | 1996 | Fukuoka | atletika stadiono Hakata no mori | 22,563 |
Cerezo Osaka | 1995 | Osako | stadiono Nagai | 50,000 |
Kioto Sanga | 1996 | Kioto | atletika stadiono Niŝikjogoku | 20,242 |
Sagan Tosu | 1999 (J2) | Tosu | stadiono Tosu | 25,000 |
Vegalta Sendai | 1999 (J2) | Sendai | stadiono Jurtec | 19,694 |
Consadole Sapporo | 1998 | Sapporo | parka stadiono Sapporo Acubecu stadiono Sapporo Dome |
20,005 42,831 |
Tokio Verdi | 1993 | Ĉiaj urboj en Tokio | stadiono Aĵinomoto | 50,000 |
Montedio Jamagata | 1999 (J2) | Ĉiaj urboj en Jamagata | stadiono ND Soft | 20,315 |
Ehime FC | 2006 (J2) | Ĉiaj urboj en Ehime | atletika parka stadiono gubernio Ehime | 20,000 |
Mito Hollyhock | 2000 (J2) | Mito | stadiono Kasamacu | 22,022 |
Ŝonan Bellmare | 1994 | Centraj urboj en Kanagaŭa | atletika stadiono Hiracuka | 18,500 |
The Spa Kusacu Gunma | 2005 (J2) | Ĉiaj urboj en Gunma | stadiono Ŝikiŝima | 10,050 |
Tokuŝima Vortis | 2005 (J2) | Ĉiaj urboj en Tokuŝima | atletika stadiono Naruto | 20,000 |