Sankta | |||||
Johano Maria Vianney la pastro de Ars | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta | |||||
paroĥestro
| |||||
Persona informo | |||||
Jean-Marie Vianney | |||||
Naskiĝo | 8-a de majo 1786 en Dardilly, Lionio, Reĝlando Francio | ||||
Morto | 4-a de aŭgusto 1859 en Ars-sur-Formans, Ain, Francio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Tombo | Basilique d'Ars (en) vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Loĝloko | Presbytère du curé d'Ars vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | romkatolika sacerdoto pastro vd | ||||
Laborkampo | Pastora zorgado, predikado kaj Eklezio vd | ||||
| |||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Romkatolika Eklezio | ||||
Beatigo | 8-a de januaro 1905, Romo de Pio la 10-a | ||||
Kanonizo | 31-a de majo 1925, Romo de Pio la 11-a | ||||
Ĉefsanktejo | la Sanktejo de St. Johano Maria Vianney, Ars-sur-Formans, Ain, Francio | ||||
Festotago | 4-a de aŭgusto | ||||
Patroneco | Francaj pastroj, paroĥestroj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Baptisto Maria VIANNEY (france Jean Baptiste Marie Vianney) (8-a de majo 1786 — 4-a de aŭgusto 1859), aŭ la Pastro de Ars (france Curé d'Ars) estas sanktulo de la Katolika Eklezio.
Johano Maria naskiĝis la 8-an de majo 1786 en la vilaĝo Dardilly, apud Liono, en neriĉa kaj pia kamparana familio. Liaj infanaj jaroj okazis dum la Franca revolucio kaj ties Teroro. Oni persekutis pastrojn, lojalajn al la Romkatolika Eklezio, oni malfermis preĝejon, do sakramentojn sacerdotoj faris kaŝe, sen ŝtata permeso, pro kio ili povis esti mortigitaj. Johano Maria unuafoje konfesis siajn pekojn en propra hejmo kaj unuafoje prenis komunion en grenejo, dum Meso en kaŝiteco celebrita fare de sekreta pastro.[1]
Jam dum infanaĝo Johano Maria Vianney revis esti pastro. Nur 20-jaraĝa li komencis pretiĝi por la pastreco per la gvidado de abato Balley, paroĥestro de Écully, sed post tri jaroj, la 26-an de oktobro 1809 oni rekrutigis Johanon Marian. Li neintence perdis sian taĉmenton kaj tiel fariĝis dizertinto. Nur post amnestio de Napoleono je 1810 li povis reveni al studado. Johano Maria iris en malaltan seminarion de Verrières-en-Forez je 1812, kaj en sekva jaro li iris en altan seminarion en Liono. Li estis multe pli aĝa, sed malpli klera ol siaj samkursanoj. La lernado estis tre malfacila por li, kaj dufoje oni malaprobis lin ĉe la fina ekzameno. Fine li sukcesis transpasi la ekzamenon. La 23-an de junio 1815 li diakonĝis, kaj la 13-an de aŭgusto 1815 li pastriĝis.
Komence Johano Maria fariĝis vikario en Écully. En 1818, post la morto de abato Balley, oni sendis lin al Ars. Tie li revekas la kredon de siaj paroĥanoj per predikado, sed ĉefe per la preĝado kaj vivostilo. Li fariĝis fama unue en la ĉirkaŭaĵo, poste en la tuta lando. Alvenadis pilgrimantoj por aŭdi liajn predikojn kaj konfesi siajn pekojn al li. En la 1827 da pilgrimantoj estis ĉirkaŭ dudeko ĉiutage, en la 1958 ili estis ĉirkaŭ 100000 dum jaro. Pro la Pastro de Ars oni devis ŝanĝi trajnajn kaj diliĝencajn horarojn. Dum multaj horoj ĉiutage li konfesprenis, oni lin nomis “malliberulo de konfesejo”. La 4-an de aŭgusto 1859 Johano Maria mortis en la paroĥa domo en Ars.[2]
Johano Maria Vianney estis beatigita en la 8-a de januaro 1905 fare de Pio la 10-a, Pio la 11-a kanonizis lin la 31-an de majo 1925 kaj en la 1929 deklaris lin patrono de paroĥestroj .[3] En la 1959 Johano la 23-a dissendis la enciklikon “Sacerdotii Nostri Primordia”, glorigantan de Johano Maria Vianney.