Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kameničná |
Kameničná | |
hungare: Keszegfalva | |
municipo | |
Municipa ofico en Kameničná
| |
|
|
Oficiala nomo: Kameničná | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Komárno |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Rivero | Váh |
Situo | Kameničná |
- alteco | 110 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 49′ 06″ N 18° 02′ 33″ O / 47.81833 °N, 18.04250 °O (mapo) |
Areo | 34,55 km² (3 455 ha) |
Loĝantaro | 1 839 (31.12.2004) |
Denseco | 53,23 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1482 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 946 01 |
Telefona antaŭkodo | +421-35 |
Aŭtokodoj | KN |
NUTS | 501182 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Kameničná | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Slovakio |
'Kameničná (kameniĉnA) (hungare Keszegfalva [kesegfalva]) estas vilaĝo en Slovakio en regiono Nitra, en distrikto Komárno. Kelke da eksteraj setlejoj apartenas al la vilaĝo.
la vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Váh, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Komárno-Kolárovo. La plej proksimaj urboj estas Komárno 10, Kolárovo 13 km.
La unua mencio devenis el 1482. En la 16-a jarcento ĝi apartenis al fortikaĵo de Komárno. Poste la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Post la turka erao konstruiĝis ĉerivera fortikaĵo, sekve ankaŭ la vilaĝo refondiĝis. En 1848 okazis batalserio laŭ la rivero Váh, ankaŭ ĉi tie okazis bataleto. Inundoj okazis en 1898 kaj 1903, poŝto en 1884, vilaĝdomo en 1910 konstruiĝis.
En 1910 loĝis en la vilaĝo 1772 da homoj, (plejparte hungaroj). La komunumo ĝis Traktato de Trianon apartenis al Komárom (reĝa departemento), al distrikto Csallóköz, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Kolĥozo formiĝis en 1948. En 1965 granda inundo okazis. En 2001 loĝis tie 1793 da homoj, (1409 hungaroj, 345 slovakoj).