Károly Csemegi [kAroj ĉemegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csemegi Károly estis hungara juristo, parlamentano, subministro, oficiro. Lia origina nomo estis Nasch Károly.
Károly Csemegi [1] naskiĝis la 3-an de majo 1826 en Csongrád (urbo). Li mortis la 18-an de marto 1899 en Budapeŝto.
Károly Csemegi devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Universitato de Pest, poste advokatan diplomon en 1846. Post siaj studoj li estis subnotario, krome en 1847 li ĉeestis en la parlamentaj kunsidoj. Liaj poemoj aperis ekzemple en Pesti Hírlap. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1848 en rango majoro, post la falo li estis arestita, poste devigsoldato. En 1854 li edziĝis, baldaŭe li havis filon. Inter 1867 kaj 1879 li laboris en ministerio pri justico, inter 1872 kaj 1878 li estis parlamenta deputito. Li estis nomumita reĝa sekreta konsilisto, krome li ricevis premion. En 1893 li pensiuliĝis.